Mesaĝoj: 8
Lingvo: Esperanto
ito (Montri la profilon) 2021-junio-18 03:34:16
StefKo (Montri la profilon) 2021-junio-18 07:38:32
KROM estas prepozicio (signifanta, ke oni metas aparte la sekvantan ideon, ke oni ne konsideras ĝin). SE estas subjunkcio.
Kial vi demandas:
Kial oni povas fari ĉi tian strukturon (prepozicio + se-subfrazo)?
Mi ne komprenas la demandon. Se vi demandas pri kialo, la respondo estas: esperanta gramatiko (ĝi ne malpermesas tian strukturon de frazoj) plus logiko.
Laŭ mi la strukturo de la frazo kun KROM (pri kiu vi demandas) estas tia:
Propozicio1 + KROM + (SE + propozicio2)
Tiukaze KROM „metas aparte la sekvantan ideon, ke oni ne konsideras ĝin, do la ideon kiun enhavas se-frazo”.
Ito, rimarku ke mi ne estas altnivela esperantisto. Povas esti, iu klarigos la problemon pli bone.
Metsis (Montri la profilon) 2021-junio-18 07:44:43
PMEG:La aferon de "krom" kaj aliaj rolmontriloj PMEG klarigas per
Krom montras aferon, kiun oni konsideras aparte. Tiu baza signifo donas praktike du signifojn: escepta krom kaj aldona krom.
PMEG:Oni povas rigardi la frazenkondukilon "se" esti tiu "ia komplemento". La demando laŭtas, ĉu en "krom se" "krom" rolas kiel escepta aŭ aldona krom. Ĉar "se" montras kondiĉon, supozon aŭ okazon, al mi aperas, ke en "krom se" ĉiam temas pri escepto. Ekzemple
Krom estas iom aparta rolmontrilo, ke ĝi fakte tute ne montras frazrolon! Ĝi nur montras, ke la afero estas konsiderata aparte, sed ĉu la afero respondas al subjekto, objekto aŭ al ia komplemento, tion tute ne montras krom.
- "Ni plu esploros, krom se vi deziras konfesi la mortigon." (de Claude Piron)
Altebrilas (Montri la profilon) 2021-junio-18 21:19:32
Ni plu esploros (ĉiukaze), krom (=escepte)se vi deziras konfesi la mortigon.Se oni aldonas subkomprenitajn vortojn, la frazo denove havas sian kutiman strukturon.
StefKo (Montri la profilon) 2021-junio-19 10:44:40
Ni NE esploros plu se vi deziras konfesi la mortigon.
Ĉu ne?
Metsis (Montri la profilon) 2021-junio-19 19:41:27
StefKo:Kuriozaĵo: ni povas ne uzi KROM senŝanĝe sencon de la frazo, aldonante NE en unua frazo.Ankaŭ mi komprenas la aferon tiel.
Ni NE esploros plu se vi deziras konfesi la mortigon.
Ĉu ne?
Altebrilas (Montri la profilon) 2021-junio-19 21:13:25
"Ni plu esploros, krom se vi deziras konfesi la mortigon."
vi deziras konfesi => ni ne plu esploros
vi ne deziras => ni ja plu esploros
"Ni NE esploros plu se vi deziras konfesi la mortigon."
vi deziras konfesi => ni ne plu esploros
vi ne deziras => ni eble plu esploros.
ito (Montri la profilon) 2021-junio-20 04:51:47
Sttefko:Mi ne komprenas la demandon. Se vi demandas pri kialo, la respondo estas: esperanta gramatiko (ĝi ne malpermesas tian strukturon de frazoj) plus logiko.Mi demandis ĉar mi pensis, ke prepozicioj akceptas substantivon(substantivecan frazelementon) post si, sed se-subpropozicio mem ne estas substantiveca sed adverbeca. Mi suspektis, kial oni povas meti ne-substantivecan frazelementon post la prepozicio "krom".
Laŭ mi la strukturo de la frazo kun KROM (pri kiu vi demandas) estas tia:
Propozicio1 + KROM + (SE + propozicio2)
Sed danke al la konsiloj de vi ĉiuj, mi releginte PMEGon ekrimarkis, ke "krom" ankaŭ akceptas iujn komplementojn kun iu alia prepozicio. Mi estis preterleginta tion en PMEG.
Metsis:"krom se" egalas al "escepte se".
Altebrilas:Ni plu esploros (ĉiukaze), krom (=escepte)se vi deziras konfesi la mortigon.
Ne estos en ĉi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros.Rĝ1.17 En montras, ke okazo estas tempa komplemento.(PMEG)Mi nun pensas pri la afero jene:
- Ni plu esploros, krom se vi deziras konfesi la mortigon.
= Ni plu esploros escepte tiun okazon, ke vi deziras konfesi la mortigon.
= Ni plu esploros, krom en tiu okazo, se vi deziras konfesi la mortigon.
Dankon al Stefko, Metsis kaj Altebrilas!