目次へ

Kafgreno aŭ kafgrajno?

Andreo Jankovskij,2008年10月31日の

メッセージ: 4

言語: Esperanto

Andreo Jankovskij (プロフィールを表示) 2008年10月31日 13:46:55

"Kafgreno" aŭ "kafgrajno"?
"Kafogreno" aŭ "kafograjno"?

Jen estas la bildo:
http://www.retejo.net/bildgalerio/images/19.jpg

Miland (プロフィールを表示) 2008年10月31日 14:15:38

En la kanto Jen Nia Mondo ni havas la esprimo grena valo, do miaopinie greno signifas temas pri tipo, ne ero. Do oni povas havi en la mano (aŭ en via bildo) kelkajn grajnojn, sed kelkaj grenoj signifus kelkaj tipoj de greno.

tommjames (プロフィールを表示) 2008年10月31日 14:21:05

Andreo Jankovskij:"Kafgreno" aŭ "kafgrajno"?
"Kafogreno" aŭ "kafograjno"?

Jen estas la bildo:
http://www.retejo.net/bildgalerio/images/19.jpg
'Greno' estas planto kiel ekzemple maizo, rizo ktp. 'Grajno' estas kerno/semo aŭ malgranda frukto de greno.

Do 'kafgrajnoj' ŝajnas esti la ĝusta vorto.

Dis-pater (プロフィールを表示) 2008年11月20日 19:37:12

miaopinie oni diras aŭ kafograjno (por faciligi la lernantoj) aŭ kafgrajno.

先頭にもどる