Al la enhavo

Enigmo por la semajnfino: Tri ĉapeloj

de Miland, 2008-oktobro-31

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-oktobro-31 20:12:10

Profesoro Bruno decidas organizi konkurson pri logiko inter tri bonaj studentoj, ni diru Abo, Bilo kaj Cezo. He diras al ili, 'Fermu viajn okulojn! Mi metos sur ĉiu el viaj kapoj ĉapelon, aŭ blua aŭ ruĝa.' Efektive li metas ruĝan ĉapelon sur ĉiu kapo. Post kelkaj sekundoj, li diras 'Bone, malfermu viajn okulojn, kaj se vi vidas almenaŭ unu ruĝan ĉapelon sur alia homo, levu la manon. Kaj, se vi povos logike dedukti la koloron de via propra ĉapelo, diru al ni!'

La studentoj rigardas unu al la alian, kaj, kompreneble, ĉiuj levas la manon. Sed neniu diras ion ajn. Post kelkaj minutoj, Cezo diras, 'Ha, mi scias ke mia ĉapelo estas ruĝa.' Kiel li deduktis tion?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-01 00:34:50

Ĉar ĉiuj silentas kaj silentadas, en Ceza menso ekaperis certeco pri la fakto, ke la du aliaj, ĝuste kiel li, vidas du ruĝajn ĉapelojn (alikaze, la du aliaj, bonaj studentoj konitaj de Cezo, estus jam informitaj pri la ruĝeco de sia ĉapelo, ĉar Abo vidante Bilon kaj Bilo vidante Abon levi sian manon, kiel ambaŭ ja faris, kaj ambaŭ vidante la bluan ĉapelon de Cezo, ili rapide certiĝus, ke la ruĝa ĉapelo kiu ebligis la levon de la aliula mano estas sur sia propra kapo : silento parolas elokvente).

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-01 00:41:01

Alia ebla solvo : se temas pri konkurso, estus lame el la profesoro ne doni al ĉiuj tri la saman situacion : tio estus partiismo. Kompreninte tion, Cezo prognozis, ke sia ĉapelo estu ruĝa.

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-01 08:32:18

Filu:Ĉar ĉiuj silentas kaj silentadas, en Ceza menso ekaperis certeco .. silento parolas elokvente).
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

Reen al la supro