본문으로

Enigmo por la semajnfino: Tri ĉapeloj

글쓴이: Miland, 2008년 10월 31일

글: 4

언어: Esperanto

Miland (프로필 보기) 2008년 10월 31일 오후 8:12:10

Profesoro Bruno decidas organizi konkurson pri logiko inter tri bonaj studentoj, ni diru Abo, Bilo kaj Cezo. He diras al ili, 'Fermu viajn okulojn! Mi metos sur ĉiu el viaj kapoj ĉapelon, aŭ blua aŭ ruĝa.' Efektive li metas ruĝan ĉapelon sur ĉiu kapo. Post kelkaj sekundoj, li diras 'Bone, malfermu viajn okulojn, kaj se vi vidas almenaŭ unu ruĝan ĉapelon sur alia homo, levu la manon. Kaj, se vi povos logike dedukti la koloron de via propra ĉapelo, diru al ni!'

La studentoj rigardas unu al la alian, kaj, kompreneble, ĉiuj levas la manon. Sed neniu diras ion ajn. Post kelkaj minutoj, Cezo diras, 'Ha, mi scias ke mia ĉapelo estas ruĝa.' Kiel li deduktis tion?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Filu (프로필 보기) 2008년 11월 1일 오전 12:34:50

Ĉar ĉiuj silentas kaj silentadas, en Ceza menso ekaperis certeco pri la fakto, ke la du aliaj, ĝuste kiel li, vidas du ruĝajn ĉapelojn (alikaze, la du aliaj, bonaj studentoj konitaj de Cezo, estus jam informitaj pri la ruĝeco de sia ĉapelo, ĉar Abo vidante Bilon kaj Bilo vidante Abon levi sian manon, kiel ambaŭ ja faris, kaj ambaŭ vidante la bluan ĉapelon de Cezo, ili rapide certiĝus, ke la ruĝa ĉapelo kiu ebligis la levon de la aliula mano estas sur sia propra kapo : silento parolas elokvente).

Filu (프로필 보기) 2008년 11월 1일 오전 12:41:01

Alia ebla solvo : se temas pri konkurso, estus lame el la profesoro ne doni al ĉiuj tri la saman situacion : tio estus partiismo. Kompreninte tion, Cezo prognozis, ke sia ĉapelo estu ruĝa.

Miland (프로필 보기) 2008년 11월 1일 오전 8:32:18

Filu:Ĉar ĉiuj silentas kaj silentadas, en Ceza menso ekaperis certeco .. silento parolas elokvente).
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

다시 위로