Al contingut

(inter)Nacia Romano-Verkada Monato (NaNoWriMo)

de traevoli, 16 d’octubre de 2006

Missatges: 5

Llengua: Esperanto

traevoli (Mostra el perfil) 16 d’octubre de 2006 19.24.22

Ĉu iu ajn scias pri NaNoWriMo? Estas konkurso en kiu ĉiu partoprenanto provas verki romanon 50.000-vortan en novembro.

Mi partoprenis antaŭ jaro kaj ĉi-jare konsideras verki esperante. Mi volas trovi aliajn frenezulojn por interkuraĝigado.

Jen la tradukita vikipedia artikolo: http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=NaNoWriM...

Ĝis baldaŭ,
-- Simmon

JessieWings (Mostra el perfil) 17 d’octubre de 2006 12.54.41

traevoli:Ĉu iu ajn scias pri NaNoWriMo? Estas konkurso en kiu ĉiu partoprenanto provas verki romanon 50.000-vortan en novembro.

Mi partoprenis antaŭ jaro kaj ĉi-jare konsideras verki esperante. Mi volas trovi aliajn frenezulojn por interkuraĝigado.

Jen la tradukita vikipedia artikolo: http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=NaNoWriM...

Ĝis baldaŭ,
-- Simmon
Mi partoprenos en NaNoWriMo, tamen mi verkos angle. Mi ne scias esperanton bone.

Nbomb3 (Mostra el perfil) 8 de novembre de 2006 23.02.22

Hmmm...ĉu, NaNoWriMo, esperante, estus NaRoVeMo? lango.gif

Mi ankaŭ provas verki romanon ĉi-jare. Mi provis pasintjare, sensukcese.

Mi verkas angle, sed mi serioze konsideris verki esperante. Eble venontjare. Oni neniam scias.

Frith Ra (Mostra el perfil) 9 de novembre de 2006 20.06.40

Ĉu bildstrio sufiĉus?

sconzey (Mostra el perfil) 12 de novembre de 2006 14.32.00

Mi volis fari ĝin, sed mi forgesis jena jaro...

Tornar a dalt