ข้อความ 7
ภาษา: Esperanto
awake (แสดงโปรไฟล์) 4 พฤศจิกายน 2008, 14:14:17
Kompreneble, ne ĝenas min, se vi povus rekomendi romanojn kiuj estas rete haveblaj (kaj senkostaj). Kontraŭe, mi feliĉus mendi librojn de ELNA (aŭ alia). Efektive, mi preferus ambaŭ specojn de rekomendaĵo.
Ĉu iu rekomendas tiajn verkojn al mi? Danke al vi pro via helpo.
horsto (แสดงโปรไฟล์) 4 พฤศจิกายน 2008, 16:03:36
Terra, de Istvan Nemere. La aŭtoro mem faris recenzon en la ligita paĝo.
Rohan (แสดงโปรไฟล์) 4 พฤศจิกายน 2008, 16:15:33
http://www.omnibus.se/cgi-bin/inkoListo.pl
Mi forte rekomendas la novelaron 'Denaska Kongresano', verkita de Sten Johansson. Tre amuza kaj ĝuebla.
Ĉi-loke, vi trovos ankaŭ iujn legaĵojn kiuj espere povos trankviligi vian soifon pri sciencfikcio. Ĝuu!
horsto (แสดงโปรไฟล์) 5 พฤศจิกายน 2008, 15:44:57
Rohan:Jen ligilo al multaj diverstemaj retaj legaĵoj:Ŝajnas ke la ligiloj en tiu paĝo ne plu funkcias.
Rohan:Kiun sciencfikcian libron vi celis? Ĉu temas pri tiuj malnovaj romanoj kiel "La tempo-maŝino" aŭ "Princino de Marso"?
Ĉi-loke, vi trovos ankaŭ iujn legaĵojn kiuj espere povos trankviligi vian soifon pri sciencfikcio. Ĝuu!
Miland (แสดงโปรไฟล์) 5 พฤศจิกายน 2008, 16:57:52
Rodrigoo (แสดงโปรไฟล์) 14 พฤศจิกายน 2008, 15:56:49
Nun, mi pretas mendi romanojn sed mi volas sugestojn, ehe, ĉar ne estus bona ideo aĉeti kaj malkovri ke mi aĉetis fuŝaĵon.
Dankon pro la ligiloj, mi analizos ilin!
Sammonde,
Ĥod
sinjoro (แสดงโปรไฟล์) 20 พฤศจิกายน 2008, 07:47:31
Vi trovos vere malmultajn sciencfikciajn verkojn verkitajn esperantlingve. Inter la tradukitaj mi rekomendas "Piknikon ĉe vojrando" de gefratoj Strugackij tradukita laŭ interesa maniero de Mikaelo Bronŝtejn.