Tin nhắn: 23
Nội dung: Esperanto
danielcg (Xem thông tin cá nhân) 22:13:09 Ngày 09 tháng 11 năm 2008
Ŝajnas, ke mi tro rapide skribis. Mia intenco ne estas nei la rajton diskuti pri la usona politiko (krome, usonanoj kutime entrudiĝas en la internan politikon de ĉiuj aliaj landoj, do mi opinias ke ili ne rajtas rifuzi trinki guton de sia propra medicino).
Mia intenco estis nur komenti pri la vorto "bezonegi", ĉar la persono kiu uzis ĝin ne ŝajnis esti certa pri ĝia korekteco.
Via,
Daniel
Andreo Jankovskij:danielcg:Ĉu Usono bezonas aŭ bezonegas aŭ tute ne bezonas ŝanĝojn, tion decidu la usonanoj.Al mi tre plaĉas via frazo (fakte elektas usonanoj), sed ja ni povas ĉi tie diskuti pri io ajn.
RiotNrrd (Xem thông tin cá nhân) 06:31:03 Ngày 10 tháng 11 năm 2008
danielcg:... usonanoj kutime entrudiĝas en la internan politikon de ĉiuj aliaj landoj, do mi opinias ke ili ne rajtas rifuzi trinki guton de sia propra medicino...Laŭ mi (usonano), estas bone por alilandanoj diskuti la politikojn de Usono. Niaj politikoj ne estas sekreto, kaj ofte influas la aferojn de aliaj landoj. Estus freneze pensi ke nur usonanoj povas paroli pri ili.
danafuchs (Xem thông tin cá nhân) 14:01:55 Ngày 10 tháng 11 năm 2008