Więcej

sercxilo cxe forumoj de lernu ?

od amigueo, 13 lipca 2021

Wpisy: 8

Język: Esperanto

amigueo (Pokaż profil) 13 lipca 2021, 14:42:24

Saluton
Mi volus sercxi pri kelkaj temoj kaj laux sxlosilaj vortoj tra la forumoj de lernu.
Kiel fari?
Antauxdankon

Metsis (Pokaż profil) 13 lipca 2021, 16:09:34

Nur per Guglo, ekzemple

site:lernu.net/eo amigueo

por trovi tekstoj kun via nomo.

StefKo (Pokaż profil) 13 lipca 2021, 19:26:00

amigueo:Saluton
Mi volus sercxi pri kelkaj temoj kaj laux sxlosilaj vortoj tra la forumoj de lernu.
Kiel fari?
Antauxdankon
Kial vi skribas sercxi, laux, ktp. Ĉu via komputilo ne transformiĝas aŭtomate cx en ĉ, ktp?

sergejm (Pokaż profil) 13 lipca 2021, 19:44:56

Por tio ke komputilo aŭtomate transformu cx al ĉ, necesas enŝalti ĉi tiun funkcion.
Kaj ĉi tiu funcio ne laboras en Android, ĉar Android havas propran Esperantan klavaron 'el kesto'.

nornen (Pokaż profil) 13 lipca 2021, 20:56:01

Tiu transformo nur funkcias se la OS sendas la enigitajn vortojn po-litere. Se ĝi mandas ilin po-vorte, la JS de lernu ne funkcias.

StefKo (Pokaż profil) 14 lipca 2021, 10:18:59

@sergejm, @nornen: Klarigita. Dankon!

amigueo (Pokaż profil) 11 października 2021, 10:22:24

StefKo:
amigueo:Saluton
Mi volus sercxi pri kelkaj temoj kaj laux sxlosilaj vortoj tra la forumoj de lernu.
Kiel fari?
Antauxdankon
Kial vi skribas sercxi, laux, ktp. Ĉu via komputilo ne transformiĝas aŭtomate cx en ĉ, ktp?
Jes Android havas limigojn.
Kaj cxe mia telefono Eo klavaro ne disponeblas.
malgajo.gif

amigueo (Pokaż profil) 11 października 2021, 10:26:29

Metsis:Nur per Guglo, ekzemple

site:lernu.net/eo amigueo

por trovi tekstoj kun via nomo.
Dankon @Metsis.
Mi provis sed la trovoj estas hazardaj, ne kompleta listo.
Aldone, la mesagxo de amigueo ne aperas sed la temfadeno kie pacience trovi gxin...

Wróć do góry