본문으로

reta taglibro

글쓴이: Fabriso, 2008년 11월 10일

글: 2

언어: Esperanto

Fabriso (프로필 보기) 2008년 11월 10일 오전 8:37:47

Saluton !

Mi volas komenci retan taglibron en esperanto.
Ĉu vi povas konsili min pri la pli bona reta servo ?

La vorto "blogo" mi ne ŝatas : mi preferas uzi vortojn kun la malplej radikojn.
Mi ankaŭ skribas ŝatokupo anstataŭ hobio.

Ĉu vi akordas ?

Dankon !

Fabriso

Ondo (프로필 보기) 2008년 11월 11일 오후 1:23:43

Fabriso:
Ĉu vi povas konsili min pri la pli bona reta servo ?
Mi opinias, ke estas bone taglibri en tia servo, kiu havas multajn aliajn esperantistojn. Por tio mi rekomendas la servon "ipernity". Ĝi estas ankaŭ uzebla tute en Esperanto, vi devas nur iri al la vorto "Esperanto", malsupre sur la paĝo, kaj klakigi la muson sur ĝi. Ĉio aperas en Esperanto!

"ipernity" estas bona por montri bildojn, sed ankaŭ por skribi retan taglibron.

"Reta taglibro" estas tute bona vorto. Oni ne bezonas diri "blogo", sed estas eble bone koni ankaŭ tiun vorton, ĉar iom multaj homoj uzas ĝin. Ankaŭ "ŝatokupo" estas bona, fakte bonega, vorto.

다시 위로