본문으로

Libro de "Ginessa" por Esperantujo!!!

글쓴이: Andreo Jankovskij, 2008년 11월 10일

글: 35

언어: Esperanto

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2010년 10월 19일 오후 7:58:33

miĥil:
Andreo Jankovskij:Kiu scias la plej longan radikon en Esperanto?
pluskvamperfekto (15)
sinkrociklotrono (15)
ekzistencialismo (15)
ekzistencialisto (15)
paleodiktiopteroj (15)
tetrakisheksaedro (16)
adenozin-trifosfata (17) aŭ (18) se inkluziviĝu la streketo

(laŭ PIV1)
Esperanto havas tre produktivan vortfaradon, kiu teorie ebligas senlime longajn vortojn. Eĉ se oni limigas sin al tute senchavaj vortoj, ne estas iu limo al la longeco de vortoj. Ekzemple, ĉiuj vortoj en la sekva senlima vico havas tute klare difinitan sencon: "praavo", "prapraavo", "praprapraavo", "prapraprapraavo" ktp.

La plej longa vorto aperanta en PIV 2005 estas "proviantadministracio" (21 literoj). La plej longaj Esperantaj vortoj uzataj en la Tekstaro de Esperanto estas "esperantistojidealistoj", "ŝtatimpostadministradon" kaj "interlingvistikŝatantoj" (ĉiuj kun 23 literoj).

Pro la libera kunmeteblo de la Esperantaj vorteroj (radikoj, afiksoj, finaĵoj kaj vortetoj) ekzistas longa tradicio nomi la vorterojn mem "vortoj"; tion ekzemple faris Zamenhof plurloke, interalie en la antaŭparolo al la Unua Libro. Inter la diversaj specoj de vorteroj, la radikoj estas la sola malfermita klaso, kaj la solaj, kiuj povas iĝi vere longaj.

La plej longaj oficialaj radikoj estas administraci/, aŭtobiografi/, demonstrativ/, diskriminaci/, konservatori/, paleontologi/, paralelogram/, spiritualism/, spiritualist/ kaj trigonometri/ (ĉiuj 12-literaj). La plej longa ne-propranoma radiko en PIV 2005 estas kronostratigrafi/ (16-litera); sed en PIV multaj esprimoj, kiuj kutime estus konsiderataj unuradikaj en Esperanto, estas prezentataj kiel kunmetaĵoj, ekzemple otorinolaringologi/ (18-litera). La plej longa ne-propranoma radiko en ReVo estas elektrodinamometr/ (17-litera). Pri ĝia unuradikeco tamen eblas diskuti; pli klaraj okazoj de radikoj en ReVo nekunmetitaj per Esperanta kunmetado estas la 16-literaj paleoantropologi/ kaj stenodaktilograf/ (markita en ReVo kiel arĥaismo por "stenodaktil/i").

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2010년 10월 19일 오후 8:27:26

vincas:
La plej malproksimaj objektoj

* Asteroidoj 1462 Zamenhof kaj 1421 Esperanto.
* Esperanto-teksto sur disko en kosmoveturilo Vojaĝanto 1 kaj Vojaĝanto 2 survoje ekster nian sunsistemon

http://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_ZEO-j
Dankon, mi aldonis ilin al la paĝo: [url= http://www.rekordoj.retejo.net/] http://www.rekordoj.retejo.net/[/url]

antoniomoya (프로필 보기) 2010년 10월 19일 오후 8:32:14

"Ferindustrimanlaboristineto".

Tiu estas la pli longa kunmetita vorto kiun mi iam legis.

(fer-industri-man-laboristin-eto).

Amike.

Altebrilas (프로필 보기) 2010년 10월 19일 오후 10:13:44

"Ferindustrimanlaboristineto".
Pro la krizo, ŝi baldaŭ iĝos eksferindustrimanlaboristineto:

tri pluaj literoj!

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 10월 20일 오후 1:38:55

Maljunvirinrubandoĉapelo

다시 위로