Poemo por lerni la alfabeton
从 alexandre.carret, 2008年11月10日
讯息: 9
语言: Esperanto
alexandre.carret (显示个人资料) 2008年11月10日下午9:39:39
Inspiriĝinta de la franca poemo "les lettres écolières" de C. Fayolle, mi skribis ĉiu tie :
La lernantaj literoj
Jen A, B, C, Ĉ, D kaj la malgranda E
kiu ovras ĝiajn okulojn tre grande
Poste alvenas F, G, Ĝ ,H, Ĥ kaj I
kiu volas saĝe sidiĝi por lerni
La sekvantoj estas J, Ĵ, K, L kaj M
legantaj la poemon sur la tabelo
Rilate N, O, P, R, S, Ŝ, T kaj U
Ili demandas al la horloĝo : « Sonu ! »
por retrovi la tri lastaj Ŭ, V kaj Z
ludantaj ĝoje en la ludpaŭzejo
Ĉu mia esperanto estas korekta ?
Dankon por viaj opinioj.
Alexandre.
Andreo Jankovskij (显示个人资料) 2008年11月11日上午9:14:35
Tre interese.
Dankon.
Rogir (显示个人资料) 2008年11月11日下午4:44:48
Krome, mi pensas ke la akcentoj ne konformas. En la vortoj grande, lerni, tabelo, Sonu kaj ludpaŭzejo la antaŭlasta silabo akcentiĝas, sed en la aliaj linioj la lasta silaboj, kiuj estas monosilabaj vortoj, akcentiĝas.
alexandre.carret (显示个人资料) 2008年11月11日下午8:25:01
Rogir:Via esperanto estas plejparte korekta, sed 'ovras' estas Idismo, estas pli bone uzi 'malfermas'. Kaj 'kiu' devas konformi kun la rilatato, do estu 'kiuj'.Mi korektas. Dankon.
Rogir:Krome, mi pensas ke la akcentoj ne konformas. En la vortoj grande, lerni, tabelo, Sonu kaj ludpaŭzejo la antaŭlasta silabo akcentiĝas, sed en la aliaj linioj la lasta silaboj, kiuj estas monosilabaj vortoj, akcentiĝas.Ĉu esperantistoj konsideras ke la rimo rilatas al la lasta akcento aŭ al la lasta sono de la frazo ?
Mi tre interesiĝas pri tio ĉi.
Alexandre.
Rogir (显示个人资料) 2008年11月11日下午10:48:25
Mi ne estas profesiulo, sed laŭ mi rimo rilatas al la lasta akcento kaj ĉio tionsekvanta.
alexandre.carret (显示个人资料) 2008年11月14日下午6:42:13
Mia prononcmaniero estas certe malbona.
Si bona iu bonvolas registri mian poemon kun la bona prononcmaniero, mi tre interesiĝas.
Mi skribis ĉi-tiu poemon por lerni la esperantan lingvon kun mia filino sed mi parolas kun Ĉampana prononcmaniero do ŝi malstiriĝas.
Jen la poemo kun la unuaj korektoj (dankon Rogir).
::*
La lernantaj literoj
Jen A, B, C, Ĉ, D kaj la malgranda E
malfermantaj iliajn okulojn grande
Poste alvenas F, G, Ĝ ,H, Ĥ kaj I
kiuj volas saĝe sidiĝi por lerni
La sekvantoj estas J, Ĵ, K, L kaj M
legantaj la poemon sur la tabelo
Rilate N, O, P, R, S, Ŝ, T kaj U
Ili demandas al la horloĝo : « Sonu ! »
por retrovi la tri lastaj Ŭ, V kaj Z
kiuj estas jam en la ludpaŭzejo
::*
Alexandre.
fstride (显示个人资料) 2008年11月16日下午7:12:24
Se vi volas eviti akuzativon post "rilate", uzu "al":
"Rilate al N, O,..."
Alikaze vi devus skribi :
"Rilate N-on, O-on..." Kaj tio estus tro peza, cû ne?
Alia afero: "demandi" signifas "fari demandon", mi pensas, ke vi intencis diri "peti":
Ili petas la horloĝon: "sonu!"
Jen mia eta kontribuo...
Ĝis!
alexandre.carret (显示个人资料) 2008年11月17日下午8:36:47
mi korektos baldaŭ.
Alexandre.
sinjoro (显示个人资料) 2008年11月17日下午9:26:25
Literoj kun Ĉapelo
Se litero kun ĉapelo
estas la litero Ĉ,
kiam mankas la ĉapelo
ĝi fariĝas C.
Se litero kun ĉapelo
estas la litero Ĝ,
kiam mankas la ĉapelo
ĝi fariĝas G.
La ĉapelo en ĜENTILA,
ĴAŬDO, ĤORO, ĈU kaj ŜI
estas vere tre facila
por mi kaj por vi.
Se litero kun ĉapelo
estas la litero Ĵ,
kiam mankas la ĉapelo
ĝi fariĝas J.
Se litero kun ĉapelo
estas la litero Ŝ,
kiam mankas la ĉapelo
ĝi fariĝas S.
La ĉapelo en ĜENTILA,
ĴAŬDO, ĤORO, ĈU kaj ŜI
estas vere tre facila
por mi kaj por vi.