ไปยังสารบัญ

Enigmo: kiu frizisto vizitindas?

จาก Miland, 15 พฤศจิกายน 2008

ข้อความ 6

ภาษา: Esperanto

Miland (แสดงโปรไฟล์) 15 พฤศจิกายน 2008, 16:55:17

Turisto, S-ro Maz, troviĝas en eta urbo kiu havas du frizistojn kaj decidas tondigi la hararon. Li rigardas tra la fenestro de frizisto, S-ro Bluo. La muroj estas malbone pentritaj, la hararo de la frizisto mem ne estas neta, la planko estas malpura kaj nebalaita kaj videblas haroj tie!

Li rigardas tra la fenestro de al alia frizisto, S-ro Ruĝo. La muroj aspektas belaj, la planko estas pura, ĵus balaita, kaj la haroj de la frizisto mem estas nete tondita.

Malgraŭ la lasta agrabla vidaĵo, S-ro Maz revenas al la unua frizisto, S-ro Bluo, por hartondo! Kial?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

dobri (แสดงโปรไฟล์) 15 พฤศจิกายน 2008, 17:16:02

Miland:

Malgraŭ la lasta agrabla vidaĵo, S-ro Maz revenas al la unua frizisto, S-ro Bluo, por hartondo! Kial?
S-ro Ruĝo estas porvirina frizisto, sed s-ro Bluo estas porvira.

horsto (แสดงโปรไฟล์) 15 พฤศจิกายน 2008, 17:37:31

Eble ĉar nur estas du frizistoj en la urbeto, do la hararon de S-ro Bluo malbone frizis S-ro Ruĝa kaj la hararon de S-ro Ruĝo bone frizis S-ro Bluo, kiu do estas la pli bona frizisto.

Miland (แสดงโปรไฟล์) 15 พฤศจิกายน 2008, 17:53:21

horsto:..la hararon de S-ro Ruĝo bone frizis S-ro Bluo, kiu do estas la pli bona frizisto.
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

horsto (แสดงโปรไฟล์) 15 พฤศจิกายน 2008, 21:06:48

Miland:
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:
Dankon, mi tre fieras.
dobri:
S-ro Ruĝo estas porvirina frizisto, sed s-ro Bluo estas porvira.
dobri, kial vi supozis ke la pli pura salono estas por virinoj kaj la pli malpura por la viroj? okulumo.gif

dobri (แสดงโปรไฟล์) 15 พฤศจิกายน 2008, 21:11:50

dobri, kial vi supozis ke la pli pura salono estas por virinoj kaj la pli malpura por la viroj? okulumo.gif
Ĉar viroj entute estas porkoj. Por ili ne gravas ia malpuraĵo, sed por la virinoj jes.

กลับไปด้านบน