Beiträge: 6
Sprache: Esperanto
nornen (Profil anzeigen) 27. Juli 2021 15:30:27
En la Tokipona la plejparto de la vortoj —sensanĝe— povas roli kiel ĉiu ajn Esperanta vortspeco. Ekzemple la vorto toki povas signifi la substantivojn parolo, lingvo, konversacio, interparolado; la adjektivojn parola, lingva, konversacia; la adverbojn parole, lingve, vorte; kaj la verbojn paroli, konversacii, uzi lingvon, pensi. Depende de la loko en propozicio, kie aperas vorto, vi scios, kiun rolon ĝi havas.
La baza propozicistrukturo estas jena:
[subjekto] li [predikato].
La vorteto “li” disigas la subjekton de la predikato. Se la subjekto estas “mi” (mi) aŭ “sina” (vi), forlasu “li”.
Ekzemploj:
mi pona. Mi estas bona.
sina soweli. Vi estas animalo.
soweli li utala. La bestoj batalas.
utala li ike. Batali estas malbone.
utala li kama. La batalo alvenis.
Se propozicio enhavas pli ol unu predikato, simple enkonduku ĉiun pluan per “li”.
mi kama li lukin. Mi alvenis kaj rigardis.
sina pona li lili. Vi estas bona kaj juna.
soweli li kama li utala. La bestoj venos kaj batalos.
Jen la dek vortoj, kiujn vi lernis hodiaŭ:
ike — (s) malbono; (atr) malbona, malfacila, nenecesa; (v) malboniĝi, malbonigi
kama — (s) okazo, alveno; (atr) alvena, venanta, venonta, alvokata; (anv) ek–, sukcesi
li — (p) disigas la subjekton de la predikato; ne uzu ĝin, se la subjekto estas “mi” aŭ “sina”
lili — (s) malgrando, malgrandeco; (atr) malgranda, malmulta, juna; (v) malgrandiĝi, malgrandigi
lukin — (s) okulo, vido; (atr) vida, aspekta; (v) vidi, rigardi, spekti; (anv) intenci, klopodi
mi — (s) mi, ni
pona — (s) bono, simpleco, paco; (atr) bona, simpla, amika, paca; (v) boniĝi, bonigi, ripari
sina — (s) vi
soweli — (s) surtera besto
utala — (s) batalo, batalado, defio, kontesto, milito; (atr) agresa, atakema, batalema; (v) batali, militi, defii
(s: substantivo; atr: atributo; v: verbo; anv: antaŭverbo)
nornen (Profil anzeigen) 27. Juli 2021 16:02:48
En la Tokipona oni enkondukas rektan objekton per la vorteto “e”.
La transitiva propozicistrukturo estas jena:
[subjekto] li [predikato] e [rekta objekto].
La vorteto “e” disigas la predikaton de la rekta objekto.
Ekzemploj:
mi moku e kala. Mi manĝas fiŝaĵon.
sina lukin e soweli. Vi vidas animalojn.
soweli li utala e jan. La bestoj atakas la homon.
kala li moku e telo. La fiŝo trinkas akvon.
sina lukin e mi. Vi rigardas min.
pipi li alasa tomo. La insekto serĉas loĝejon.
kala li olin e telo. Fiŝoj amas la akvon.
Se propozicio enhavas pli ol unu rektan objekton, simple enkonduku ĉiun pluan per “e”.
mi lukin e moku e telo. Mi vidas manĝaĵojn kaj akvon.
jan li moku e kala e pan. Homoj manĝas fiŝaĵojn kaj grenaĵojn.
ona li kute e mi e sina. Ili aŭdas min kaj vin.
Jen la dek vortoj, kiujn vi lernis hodiaŭ:
alasa — (v) ĉasi, kolekti, serĉi
jan — (s) homo, persono, homaro, iu; (atr) homa, homeca, persona
kute — (s) orelo, aŭdo; (atr) sona; (v) aŭdi, aŭskulti, obei
moku — (s) manĝaĵo; (atr) manĝaĵa, manĝebla; (v) manĝi, trinki, gluti
olin — (s) amo, kompato, afekcio, repekto; (atr) amata, ŝatata, repektata; (v) ami, respekti
ona — (s) li, ŝi, ĝi, ili, oni
pan — (s) greno, grenaĵo (pano, pico, ktp)
pipi — (s) insekto
telo — (s) akvo, likvo, fluaĵo; (atr) likva, fluida; (v) akvumi, purigi
tomo — (s) hejmo, konstruaĵo, strukturo, ĉambro, enfermita spaco; (atr) ena
nornen (Profil anzeigen) 27. Juli 2021 16:34:46
Por ke vorto rolu kiel atributo en la Tokipona, oni metas la atributon malantaŭ la atribuatan vorton.
jan = homo
jan pona = bona homo, amiko
jan ike = malbona homo, malamiko
telo = akvo
telo kili = frukta akvo, suko
telo nasa = freneza akvo, alkoholo, alkoholaĵo
Oni povas aldoni pluajn atributojn al jam atribuita frazo:
jan pona = amiko
jan pona mi = mia amiko
telo kili = suko
telo kili nasa = vino
telo pan = grena likvo
telo pan nasa = biero
telo pan nasa sina = via biero
La ordo de atribuo estas de la maldektra dekstren. Tio estas, “telo pan nasa ni” oni legu kiel “( (telo pan) nasa) ni”. Por ŝanĝi tiun ordon, oni uzas la vorteton “pi”, kiu dishakas atributajn ĉenojn.
tomo telo = akva ĉambro, banejo
tomo telo nasa = (tomo telo) nasa = stranga banejo
telo nasa = drinkaĵo
tomo pi telo nasa = (tomo) pi (telo nasa) = drinkaĵa domo = drinkejo
Ekzemplaj frazoj:
jan lili li moku e telo kili. La infano trinkas sukon.
sina jo e lawa nasa. Vi estas freneza.
mi olin e kasi nasa. Mi amas la mariĥuanon.
soweli lili li lape pona. La bestetoj dormas pace.
linja lawa pi jan lili li pimejo. La hararo de la infano estas nigra.
ona li alasa e kala lili walo. Ili kaptas blankajn fiŝetojn.
Jen la dek vortoj, kiujn vi lernis hodiaŭ:
jo — (s) posedo, posedaĵo; (v) havi, porti, enhavi, teni
kasi — (s) planto, greso, herbo, folio
kili — (s) frukto, legomo, fungo
lape — (s) dormo, ripozo; (atr) dormanta, ripoziga; (v) dormi, ripozi
lawa — (s) kapo, menso; (atr) ĉefa, reganta; (v) regi, gvidi, konduki, posedi
linja — (s) longa, fleksebla objekto, fadeno, ŝnuro, haro
nasa — (atr) stranga, malkomuna, freneza, ebria
pi — (p) disigas atributajn ĉenojn
pimeja — (s) nigro, malhela grizo, ombro; (atr) nigra, malhela; (v) nigrigi, ombrigi
walo — (s) blanko, hela grizo; (atr) blanka, hela; (v) blankigi, heligi
nornen (Profil anzeigen) 27. Juli 2021 17:29:17
En la Tokipona oni metas cirkonstancajn frazojn antaŭ la propozicion kaj disigas ilin per la vorteto “la”.
mi moku e telo nasa la mi pilin pona. Drinkante, mi fartas bone.
sina kama la mi tawa weka. Se vi venas, mi foriros.
ona li tawa mute mute la ona li moku li lape. Ili marŝis multege kaj tial ili manĝas kaj dormas.
Kiam cirkonstanca frazo komenciĝas per la vorto “tenpo”, ĝia signifo estas tempa.
tenpo mi lape la sina alasa e kala suli suli. Dum mi dormis, vi kaptis grandegan fiŝon.
tenpo kama la jan ike mi li kama. Miaj malamikoj venos.
tenpo pini la mi kama sona e toki Epelanto. Mi lernis Esperanton antaŭe.
Se propozicio havas pli ol unu subjekton, oni enkondukas ĉiun pluan subjekton per la vorteto “en”.
sina en mi li jan pona. Vi kaj mi estas amikoj.
jan lili en jan suli li moku e telo e pan. La infanoj kaj la granduloj trinkas akvon kaj manĝas panon.
Jen la dek vortoj, kiujn vi lernis hodiaŭ:
en — (p) disigas subjektojn
la — (p) elkondukas cirkonstancajn frazojn
mute — (s) nombro, kvanto; (atr) multe, pli
pilin — (s) koro, sento, tuŝo, senso; (atr) senta, tuŝa; (v) tuŝi, pensi, senti, farti
pini — (s) fino; (atr) fina, kompleta, finita, pasinta; (v) fini, finiĝi, fermi; (anv) fin–
sona — (s) scio, kono, informacio; (atr) sciata, konata; (v) scii, koni; (anv) scii
suli — (s) grando, grandeco; (atr) granda, peza, alta, grava, plenkreskinta; (v) kreski
tenpo — (s) tempo, momento, okazo; (atr) tempa
toki — (s) parolo, lingvo, konversacio, interparolado; (atr) parola, lingva, konversacia; (v) paroli, konversacii, uzi lingvon, pensi
weka — (n) foresto, malproksimo; (atr) fora, malproksima; (v) forigi
nornen (Profil anzeigen) 28. Juli 2021 15:34:24
Por nei frazojn oni uzas atribute la vorton “ala”. Kiel ĉiuj atributoj, “ala” staras post la vorto, kiun ĝi priskribas.
mi sona ala e toki Inli. Mi ne scias la anglan.
ona li jan ala. Ili ne estas homoj.
Por formi jes-ne-demandon, oni uzas strukturon konatan en naturaj lingvoj, ekz en la ĉina: oni metas la verbon, la neadon kaj la verbon denove.
suni sona ala sona e toki pona? Ĉu vi scias la Tokipona?
jan ni li jo ala jo e kili jelo? Ĉu tiu homo havas bananojn?
Por formi alian demandon, simple anstataŭigu la pridemandatan vorton per la vorteton “seme”.
seme li toki? Kiu parolas?
suni lukin e waso seme? Kiun/kian birdon vi vidis?
Jen ezkemploj:
waso li lukin ala lukin e mun? Ĉu la birdoj rigardas la lunon?
jan ike suni li jo ala jo e monsi jaki? Ĉu viaj malamikoj havas malpuran pugon?
jan lili li pilin seme? Kiel fartas la infano?
ona li moku e seme? Kion manĝas ili?
tenpo seme la suni kama? Kiam vi venis?
suni wile e seme? Kion vi volas?
meli seme li pakala e pilin suni? Kiu virino rompis vian koron?
suni lukin e mije seme? Kiun viron vi vidis?
Jen la dek vortoj, kiujn vi lernis hodiaŭ:
ala — (s) nenio; (atr) ne, neniu, nenia, malplena
jaki — (s) rubo, koto; (atr) malpura, naŭza, venena; (v) malpurigi
jelo — (s) flavo (kaj nuancoj); (atr) flava, flaveca; (v) flavigi
meli — (s) virino, edzino; (atr) ina
mije — (s) viro, edzo; (atr) vira
monsi — (s) malantaŭo, dorso, pugo; (atr) malantaŭa
mun — (s) luno, stelo, nokta ĉielaĵo; (atr) luna, stela
pakala — (s) difekto, eraro; (atr) rompita, difekta, erara; (v) rompi, erari
seme — (p) kiu, kia, kio
waso — (s) birdo, flugbesto
nornen (Profil anzeigen) 30. Juli 2021 19:08:18
Kelke da Tokiponaj vortoj ofte uziĝas kiel prepozicioj.
mi moku lon tomo suni. Mi manĝas en via domo.
suni moku ala kepeken ilo. Vi ne manĝas uzante ilon.
jan suli utala e kala tawa mi mute. La grandulo kaptis fiŝon por ni.
jan lili suni li sama soweli. Via infano estas kiel besto.
mi tan ma Watemala. Mi estas el Gvatemalo.
Oni povas pliprezigi tiajn ĉi esprimojn:
moku li lon insa mi. La manĝaĵo estas en mi.
kala li lon anpa telo. La fiŝoj estas sub la akvo.
sewi li lon sewi ale. La ĉielo estas sur ĉio/ĉiuj.
pipi lili mute li lon monsi suni. Estas multaj insektetoj malantaŭ vi.
Jen la dek vortoj, kiujn vi lernis hodiaŭ:
anpa — (s) subo, suba parto; (atr) klinante, suben, suba, humila, dependa; (v) kliniĝi, klini, venki, konkeri
insa — (s) eno, enhavo, centro, stomako; (atr) ena, centra, intera
kepeken — (s) uzo, praktiko; (v) uzi; (prp) uzante, per, helpe
lon — (s) vero, vivo, ekzisto; (atr) vera, reala, estanta, nuntempa; (v) veri, ekzisti; (prp) en, ĉe, sur, apud
ma — (s) tero, ekstero, teritorio, lando
pipi — (s) insekto
sama — (s) simileco; (atr) simila, frata; (prp) kiel
sewi — (s) alto, supro, plejsupra parto, ĉielo, dio; (atr) alto, supra, dia, sakra
tan — (s) kaŭzo, kialo, origino; (atr) origina; (v) kaŭzi; (prp) de, el, pro
tawa — (s) movo; (atr) mova, movanta; (v) movi, moviĝi; (prp) al, por, laŭ