Į turinį

Ĉu ĝuste?

StefKo, 2021 m. rugpjūtis 25 d.

Žinutės: 16

Kalba: Esperanto

StefKo (Rodyti profilį) 2021 m. rugpjūtis 28 d. 10:03:21

@sergejm & nornen: Dankon por la rimarkoj!

Mi devas konfesi ke "la" estas mia plej granda problemo en Esperanto. Malgraŭ la lernado, dum skribado Esperante, mi plue havas dubojn.

amigueo (Rodyti profilį) 2021 m. rugpjūtis 28 d. 11:27:09

StefKo:Kaj se tiuj "aliaj priskriboj" estus longaj, ekz. "... pri la de li studata de kvin jaroj kune kun liaj kolegoj el Universitato de Kembriĝoproblemo"?
LA (neniam pronomo) atendigas sian substantivon.
Bela frazo. Se gxi estas tro longa por ne forgesi LA, konvenus rememorigi LA. kiel?

Atentu, ke rememorigo estas gxenerala problemo en kompleksaj tekstoj

Metsis (Rodyti profilį) 2021 m. rugpjūtis 29 d. 17:42:56

StefKo:Mi devas konfesi ke "la" estas mia plej granda problemo en Esperanto. Malgraŭ la lernado, dum skribado Esperante, mi plue havas dubojn.
Vi ne estas sola! Se temas pri ege simpla kazo "Mi vidas katon. La kato estas nigra", mi komprenas tion, sed konsideras ĝin superflua, ĉar pri kiu ajn alia kato povus temi! Pli komplikaj uzoj ekz. la konstato "La hundo estas la plej fidela de la bestoj" estas hebreo al mi, ĉar miasperte neniu eksplicite menciis tiun hundon (kp. kun la ekzemplo kun kato (aŭ la kato?)).

The World Atlas of Language Structures online (WALS) ja konstatas, ke 198 el la 620 lingvoj, pri kiuj ĝi havas datenojn, havas nek nedifinan nek difinan artikolon. Inter tiuj 198 lingvoj estas ekz. la mandarina kaj la hinda kun pli ol kelkaj miliardoj da parolantoj, do tre verŝajne pli ol duonon de la homaro ne bezonas artikolojn.

amigueo (Rodyti profilį) 2021 m. rugsėjis 1 d. 12:27:55

Metsis:Uzo de LA. "La hundo estas la plej fidela de la bestoj" estas hebreo al mi, ĉar miasperte neniu eksplicite menciis tiun hundon.
MALSXARGXI "LA"

Tio atentigas min ke esperanto estas speciale preciza lingvo.
Mi sugestas novuzon de ONI por ripari tiun malfacilajxon tiitan de Metsis:
"Oni hundo estas la plej fidela de la bestoj"
(People say horrible things.
La gente se queja del gobierno.
On parle de la crise.)
"Oni hundo" aux "Oni hundoj" aludas averagxan hundon kaj esceptoj ne gravas.

Varianto. Mezuma = averagxa.
"Um hundo"
lum
mez
mejz, mej, me
mid
mu << mi (france)
?

amigueo (Rodyti profilį) 2021 m. spalis 17 d. 16:26:19

Longa suspenso de
《pri la de li studata de kvin jaroj kune kun liaj kolegoj el Universitato de Kembriĝo problemo》 povas perdigi fadenon.
Aldono de streketoj povas gvidi al elirejo de labirinto:
《pri la - de li studata de kvin jaroj kune kun liaj kolegoj el Universitato de Kembriĝo - problemo》.

amigueo (Rodyti profilį) 2021 m. spalis 17 d. 16:29:31

Žinutė paslėpta.

Atgal į pradžią