目次へ

La video "Ni ĉesu paroli pri Esperanto"

patrik,2008年11月18日の

メッセージ: 3

言語: Esperanto

patrik (プロフィールを表示) 2008年11月18日 16:02:16

Jen: http://www.youtube.com/watch?v=QCckToOBcpQ

Li opinias ke Esperantistoj troparolas pri la lingvo, kaj la movado. Estas aliaj opinioj sed mi ne povas diri ilin. (Mi estas ankoraŭ komencanto.)

Kion vi pensas pri la video? senkulpa.gif

Rohan (プロフィールを表示) 2008年11月18日 17:35:33

Hmm. Mi ne spektis tro da videoj en YouTube; fakte, nenie, do mi ne scias persone, ĉu esperantistoj paroladas nur pri lingvoj, monda unuiĝo, ktp., sed mi facile povas kredi ke la situacio ja estas tia.

La video pensigis min pri la kialoj de ĉi tia situacio. Kial estas ĉi tiel, ke ni ĝenerale ne libere parolas pri ĉio, el kio konsistas nia mondo?

Unu kialo, laŭ mi, estas la manko de televid-gradaj amasinformiloj, per kiuj oni povas spekti dramojn, porfamiliajn televidaĵojn, novaĵojn pri la vetero, politiko, sporto, akcidentoj, kaj ĉio ajn alia, ĉar mi supozas ke multaj esperantistoj (el kiuj mi estas unu) simple ne scias la vortojn uzendajn, kiam oni diskutas pri certaj temoj. Kaj kvankam la interreto ja povas plenigi tiun mankon, mi kredas, ke ekz. la televidilo pli efikus fari tion, ĉar tio permesas eĉ pasivan lernadon de utilaj novaj vortoj kaj esprimoj, kontraste al la reto, kie por novvortlernadi, oni kutime devas legi, kiu memkompreneble estas aktiva ago.

Mi nur antaŭmetis (ŝajnan) problemon. Internacia Televido provis solvi ĝin kaj malsukcesis. Ne direblas, kiam iu alia kuraĝos reprovi ion tian.

Fundamente, mi konsentas kun la envideulo, ke ni ne nur feliĉu pri la viveco de nia lingvo; ni ankaŭ devas respekti tiun vivecon pere de la uzado de la lingvo por ĉio ajn, kion vivaĵojn faras.

Andreo Jankovskij (プロフィールを表示) 2008年11月20日 12:51:57

lango.gif

Tre interese kaj pensinde!

Dankon pro interesa manĝaĵo por cerbo.

先頭にもどる