Al la enhavo

tri sakoj da pomoj da pezo

de amigueo, 2021-septembro-04

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2021-septembro-04 08:53:32

"tri sakoj da pomoj da pezo"
simple gxi surprizis min.
cxeno da DA

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-septembro-04 17:02:06

Tio estas Dadaismo. okulumo.gif

sergejm (Montri la profilon) 2021-septembro-04 22:07:04

'Kiom da kilogramoj da pomoj?' - jen estas normala frazo kun du 'da'
Por eviti du 'da' - 'Kiom da pomoj en kilogramoj?'

nornen (Montri la profilon) 2021-septembro-05 04:49:32

sergejm:'Kiom da kilogramoj da pomoj?' - jen estas normala frazo kun du 'da'
Por eviti du 'da' - 'Kiom da pomoj en kilogramoj?'
Aŭ eĉ: Kiomajn kilogramojn da pomoj (vi deziras)?

sergejm (Montri la profilon) 2021-septembro-05 05:13:24

nornen:
sergejm:'Kiom da kilogramoj da pomoj?' - jen estas normala frazo kun du 'da'
Por eviti du 'da' - 'Kiom da pomoj en kilogramoj?'
Aŭ eĉ: Kiomajn kilogramojn da pomoj (vi deziras)?
Formale "kioma?' signifas ne kvanto, sed ordo (который? which?, ne сколько?, how many/how much?).
Sed en tekstaro multenombra 'kiomaj':
1.“Kiomaj ni estas ĉi tie?”, redemandis Don Antonio; kaj estis al li respondate sammaniere: “Estas tie ĉi vi kaj via edzino kun du amikoj viaj kaj du amikinoj ŝiaj, fama kavaliro Don Kiĥoto de la Manĉo, kaj lia armilpaĝio, kies nomo estas Sanĉo Panco”.
- ĉi tie estas respondo, evidente oni demandas pri kvanto.
2. Neniam ĝi ekscios kiomaj estis la spiritaj suferoj de la oratoro en tiaj teruraj momentoj de forgeso!
3. ĉu ni permesas al ni uzi partojn de la kapitalo kaj kiomajn aŭ elspezas nur renton de ĝi?

amigueo (Montri la profilon) 2021-septembro-05 09:56:33

(kiomaj?
Tiu estas alia temo.)

1.
esti 3 metrojn longa vs
havi 3 metrojn da longo =
havi 3 metrojn longon
2.
kiom' metrojn havas gxi?
miljon'.

Metsis (Montri la profilon) 2021-septembro-06 07:01:33

sergejm:
nornen:Aŭ eĉ: Kiomajn kilogramojn da pomoj (vi deziras)?
Formale "kioma?' signifas ne kvanto, sed ordo (который? which?, ne сколько?, how many/how much?).
Sed en tekstaro multenombra 'kiomaj':
1.“Kiomaj ni estas ĉi tie?”, redemandis Don Antonio; kaj estis al li respondate sammaniere: “Estas tie ĉi vi kaj via edzino kun du amikoj viaj kaj du amikinoj ŝiaj, fama kavaliro Don Kiĥoto de la Manĉo, kaj lia armilpaĝio, kies nomo estas Sanĉo Panco”.
- ĉi tie estas respondo, evidente oni demandas pri kvanto.
2. Neniam ĝi ekscios kiomaj estis la spiritaj suferoj de la oratoro en tiaj teruraj momentoj de forgeso!
3. ĉu ni permesas al ni uzi partojn de la kapitalo kaj kiomajn aŭ elspezas nur renton de ĝi?
Ekzistas nur tiuj tri ekzemploj kun "kiomaj", do mi ne dirus multenombraj. Inter la ekzemploj en PIV vi jam havas "kiom" plus pronomo:

● Kiom vi estas? (kp. kun la unua eltiraĵo de Tekstaro)

Mi ne komprenas la esprimon "tri sakoj da pomoj da pezo". Eble ĝi estas tro kompakta, eble ĉar oni ofte kunligas la vorton "pezo" per la prepozicio "de" (ekz. "la pezo de liaj pekoj").

sergejm (Montri la profilon) 2021-septembro-06 07:46:22

Ankaŭ mi ne komprenas "tri sakoj da pomoj da pezo".
Sakoj povas esti kvin- dek-, kvindekkilogramaj aŭ de alia pezo, ajnokaze ne 'da pezo'
Eblas ekz. "Tri dekkilogramaj sakoj da pomoj peze'

amigueo (Montri la profilon) 2021-septembro-06 12:01:26

"[3 sakoj da pomoj] da pezo"
estas pli abstrakte ol
"kiloo da ovoj".
Tamen DA same funkcias.
Kiomo DA Substanco.
Kiomo aux ia mezuro.

"Plio da belo."
"Sxi afisxis tri UEA-beletrajn unuajn premiojn da prestigxo kiel Eo-verkanto".

"4 rihxteroj da tremeco".
"Inter parkinsonuloj:
Cxi matene vi estas 4 rihxter(ojn) trema
aux
"vi havas 4 rihxterojn da tremeco
aux
vi trem(ec)as 4 rihxterojn (OM ne ekzistas)"

Metsis (Montri la profilon) 2021-septembro-07 07:31:54

amigueo,

Ne inventu tiom multe. Legu bonajn tekstojn kaj plej grave, laŭeble partoprenu iun kongreson aŭ alian. Per paroli kun alilandaj esperantistoj vi espereble sciiĝos, kio funkcias kaj kio ne. Unu aferon, pri kiu mi eksciis dum du someraj kursoj kaj dum unu UK, estas, ke evitu tro kompaktajn esprimojn kaj estu preta klarigi alimaniere. Do rakontu ekz. "Mi havis tri sakojn plene da pomoj, kaj tiuj tri sakoj pezis tiom kaj tiom multe. Simile multe pezis…"

Reen al la supro