前往目錄

Laŭta legado de verkoj en Esperanto

貼文者: StefKo, 2021年9月5日

訊息: 1

語言: Esperanto

StefKo (顯示個人資料) 2021年9月5日上午8:53:26

Mi revenas al mia iama ideo de laŭta legado de verkoj en Esperanto. La forumanoj legus sekvajn erojn de ia verko, registrus ilin kaj ebligus aliron al ĉiuj interesiĝantaj pri ili en Google drive.

Tiel ni kreos la verkon, voĉdosieron MP3, dediĉotan al memoro de Lidia Zamenhof (plej juna filino de L. Zamenhof), verkistino, esperantistino murdita en 1942 j. en ekstermejo Treblinka. En la 2022 estos 80-a datreveno de ŝia morto.

Mi proponas la verkojn:

1. La judaj ŝercoj kaj anekdotoj de Josi de Miroslav Malovec
3. La fadeno Anekdotoj el nia forumo.
2. Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz (en traduko de Antoni Grabowski)
3. Fabeloj de Hans Christian Andersen (en traduko de Lidia Zamenhof)

Plue mi proponas komenci la diskuton pri proponoj de la verkoj kaj pri detaloj de la ideo.

回到上端