Til indholdet

21-jarcenta Louis de Beaufront

af Zam_franca, 28. sep. 2021

Meddelelser: 3

Sprog: Esperanto

Zam_franca (Vise profilen) 28. sep. 2021 20.59.24

... kaj kiel pasintece, li ankaŭ estas franco!

Vincent Jacques, por-eŭropa aktivulo kiu sukcesis publikigi multajn artikolojn pri Esperanto en gazetoj en 2019 kaj 2020 nun uzas sian talenton pri komunikado por defendi la uzadon de la latina kiel la lingvo de Eŭropo.

Subtenas la tiel nomatan "latinon senfleksian", aŭ latino sine flexione ĉar li "komprenis ke Esperanto estis malakceptita pro ĝia artefariteco kaj ĝia monda ambicio". Laŭ li, eblas lerni tian latinon dum nur 150 horoj, sed li ne citas fontojn por pravigi tiun aserton.

Esperanto, malakceptita pro kio ĝi estas ? Ĉu eĉ estis debato pri Esperanto ? Miascie, ne.
Esperanto ne estas artefarita, la plejparto de la 15 000 radikoj de la lingvo estis kreitaj nature, Zamenhof kreis nur 950 radikojn.
Ĝia monda ambicio povas tute kunekzisti kun ĝia uzado ene de kontinentaj institucioj, negrave ĉu tiu uzo estu Eŭropunio, Afrikunio, iu el la multaj latinamerikaj organizaĵoj, aŭ ASOAN, ktp.
Esperanto estas nenies lingvo kaj ĉies samtempe. Ĝi estas plej profunde komuna homa lingvo, ne grave en kiu geografia kunteksto. Ĝiaj valoroj estas humanaj kaj universalaj. Ĉio-ĉi povas kunekzisti kun eŭropeca uzo de Esperanto, eŭropecaj valoroj de la uzo de Esperanto.

https://www.lexpress.fr/culture/et-si-le-latin-re-...

"Kaj se la latina (re)fariĝus la lingvo de Eŭropo?", L'Express

sergejm (Vise profilen) 29. sep. 2021 04.37.41

Iam la latina estis lingvo de scienca Eŭropo
Nun ĝian lokon okupis la angla

opajpoaj (Vise profilen) 30. sep. 2021 19.55.25

Nur eŭropa lingvo → rubejon.

Tilbage til start