У садржају

Brasilo kaj Esperanto

од HMP10000, 12. октобар 2021.

Поруке: 7

Језик: Português

HMP10000 (Погледати профил) 12. октобар 2021. 16.55.05

ĉi tie forumo estas por paroli la Esperanton kun brasilianoj

Zam_franca (Погледати профил) 12. октобар 2021. 18.36.02

Saluton!
Atentu : oni diras "Brazilo"
"Brazilanoj" : loĝantoj de Brazilo

"Brazilio" : Brasilia, la ĉefurbo de Brazilo
Brazilianoj : loĝantoj de tiu urbo

HMP10000 (Погледати профил) 12. октобар 2021. 20.37.08

Pardonu kaj Dankon, mi estas ankoraŭ komencanto

HMP10000 (Погледати профил) 12. октобар 2021. 21.38.11

HMP10000:ĉi tie forumo estas por paroli la Esperanton kun brazilanoj

Metsis (Погледати профил) 13. октобар 2021. 06.33.17

La nomoj de landoj estas malfacila temo en Esperanto. Kelkfoje la nomo de lando aŭ ĝia parto tre similas alian geografian nomon. Ekzemple
  • Kenjo (lando kaj monto) → kenjano
  • Kuvajto (lando kaj urbo) → kuvajtano
  • Nikaragvo (lando kaj lago) → nikaragvano
ktp.

Kelkfoje ekzistas aparta nomo kun la finaĵo ‑io, kaj ĉi tiu nomo signifas la landon aŭ ĝia parto. Ĉi tiam la nomo sen ‑io signifas iun alian.
  • Alĝerio (lando) → alĝeriano / Alĝero (urbo) → alĝerano
  • Namibio (lando) → namibiano / Namibo (dezerto)
Ekzistas du reciproke kontraŭaj esceptoj al la supra regulo koncerne la uzon de la litero i en la nomo.
  • Brazilo (lando) → brazilano / Brazilio aŭ Braziljo (urbo) → braziliano aŭ braziljano
  • Niĝerio (lando inter Benino kaj Kameruno; oficiale Federal Republic of Nigeria) → niĝeriano / Niĝero (rivero kaj lando inter Malio kaj Ĉado; oficiale République du Niger) → niĝerano
La nomo "Braziljo" por la urbo estas pli bona, ĉar ĝi malhavas la literon i en la fino, kaj tial la risiko miksi kun lando estas pli malgranda.

HMP10000 (Погледати профил) 13. октобар 2021. 09.37.50

Порука је сакривена.

HMP10000 (Погледати профил) 14. октобар 2021. 19.49.53

Kiu estas brazilano? Mi estas

Вратите се горе