Kwa maudhui

Serĉante vorton

ya nornen, 5 Novemba 2021

Ujumbe: 4

Lugha: Esperanto

nornen (Wasifu wa mtumiaji) 5 Novemba 2021 3:56:55 asubuhi

Kiel nomiĝas vialingve tiu ĉi vestaĵo?

StefKo (Wasifu wa mtumiaji) 5 Novemba 2021 6:55:02 asubuhi

Pole: kominiarka (pli rare: bandziorka, bałakława). Tio estas la vorto devena de la substantivo komin (esp. "kameno" aŭ speco de vestaĵo, alta kolumo)

El pola Vikipedio:

angla: (1.1) balaclava
ĉeĥa: (1.1) kukla
dana: (1.1) elefanthue
esperanto: (1.1) skimasko
franca: (1.1) cagoule, passe-montagne
hispana: (1.1) pasamontañas
germana: (1.1) Balaklava, Skimütze, Wollmütze
greka: (1.1) σκούφος, κουκούλα
rusa: (1.1) шапка-маска
sveda: (1.1) rånarluva
itala: (1.1) passamontagna

Metsis (Wasifu wa mtumiaji) 16 Novemba 2021 1:13:55 alasiri

Notu, ke en la sveda oni povas nomi tiun vestaĵon balaklava, skidmask, väpnarluva, rånarluvahjälmunderlag laŭ la sveda Vikipedio, el kiuj la unue menciita verŝajne estas la plej uzata nomo.

En la finna oni nomas tiun nuntempe kommandopipo, variaĵo kun tri truoj, aŭ pyöräilypipo, bicikla masko, variaĵo kun unu truo (pipo : lanĉapelo laŭ Vikipedio). Mi mem havas du silkajn biciklajn maskojn por bicikli en malvarma vetero ridulo.gif

呼格吉勒图 (Wasifu wa mtumiaji) 16 Julai 2022 12:25:59 asubuhi

En la ĉina lingvo, tio estas 头套,laŭvorte, "kapo-kovrilo".
En la ĉina lingvo, ekzemple, "gantoj" estas, laŭvorte "mano-kovriloj";
Masko kiu kovras la nazon kaj buŝon dum la epidemio Covid-19, estas laŭvorte "buŝo-kovrilo".
Kaj la mamzono estas laŭvorte "brusto-kovrilo", aŭ "mamo-kovrilo".
ridulo.gif

Kurudi juu