Til indholdet

642 = du siscent kvardek

af amigueo, 6. nov. 2021

Meddelelser: 6

Sprog: Esperanto

amigueo (Vise profilen) 6. nov. 2021 22.55.14

fantazie:

vivu flekseblo
por imiti germanan kaj preter:
642: du siscent kvardek
aux kvardek siscent du

2 305 076:
sis sepdek ka du miljon' ka kvin tricent mil

nornen (Vise profilen) 7. nov. 2021 23.36.46

Vidu la francan:
99 = kvar dudek dek naŭ.

Vidu la majaajn:
2021 = unu el du dudek el ses kvarcent.
2305076 = dekses el dekkvar dudek el tri kvarcent el naŭ okmil el dekkvin centsesdekmil.

amigueo (Vise profilen) 9. nov. 2021 10.03.50

Saluton nornen ka.
(mi sxatus klarigojn pri la mirinda numersistemo en la majaa)

La flekseblo de nombr-esprimo
povus helpi por solvo de aritmetikajxoj:

kalkulu per menso kaj krajono:

456
153 +
--------

Mi helpos vin per vortoj:
sis plus tri - NAUX
kvin plus kvin - NUL...dek (kaj unu...centoj*)
unu plus kvar plus unu - SIS...cent

La solvovojo ekas dekstre! Gxi avancas maldekstren!

Do, lauxta eldiro de la solvo pasxo post pasxo,
povas helpi la proceson. Jen:

"naux nul sis to*"
aux
"naux nuldek siscent"

*1. TO estas tute fantazia, el TOP (angla).
*2. "unu amikoj" distingas nombron el duondifinita artiklo.

nornen (Vise profilen) 9. nov. 2021 21.23.47

amigueo:Saluton nornen ka.
(mi sxatus klarigojn pri la mirinda numersistemo en la majaa)
La sekvantaj ekzemploj estas en la q’eqchi’a, ĉar ĝi estas la ununura majaa lingvo, kiun mi parolas flue.

La majaoj havas dudekuman sistemon kun dekuman subsistemon. Nombroj ne estas aparta vortspeco, sed substantivoj.

Nul diriĝas maak’a’ (nenio) aux maa’ani (neniu).

Sekvas la dek fingroj de la manoj. Ĉiu nombro havas plenformon kaj prefiksformon. La –b’ estas pluralmarkilo:

1 – jun (jun-)
2 – wib’ / ka’ib’ (ka’- / kab’-)
3 – oxib’ (ox-)
4 – kaahib’ (kaa-)
5 – oob’ (o’-)
6 – waqib’ (waq-)
7 – wuqub’ (wuq-)
8 – waqxaqib’ (waqxaq-)
9 – b’eleeb’ (b’ele-/b’elee-)
10 – lajeeb’ (laje-)

Sekvas la dek finroj de la piedoj.

11 – junlaju
12 – kab’laju
13 – oxlaju
14 – kaalaju
15 – o’laju
16 – waqlaju
17 – wuqlaju
18 – waqxaqlaju
19 – b’eleelaju
20 – may

20 fingroj egalas unu tuta homo, tial ĝi nomiĝas may = majao = homo.

La multobloj de 20, formiĝas per prefikso kaj –k’aal:

40 = 2 x 20 = ka’k’aal
60 = 3 x 20 = oxk’aal
ktp

La potencoj de 20 estas la jenaj:
1 = jun (1)
20 = may (1.0)
400 = o’q’ob’ (1.0.0)
8000 = chuy (1.0.0.0)
ktp senregule

Por nombroj pli grandaj ol 20, oni diras unue la parton inter 0 kaj 19 kaj post oni diras en la kioma k’aal ni estas (la prefiksoj x- kaj r- estas posedaj):

20 = may = homo tuta
21 = jun xka’k’aal = unuo el la dua dudeko
22 = wib’ xka’k’aal = duo el la dua dudeko.
38 = waqxaqlaju xka’k’aal = dekoko el la dua dudeko.
39 = b’eleelaju xka’k’aal = deknauxo el la dua dudeko.
40 = ka’k’aal = la tuta dua dudeko.
41 = jun roxk’aal = unuo el la tria dudeko.
42 = wib’ roxk’aal = duo el la tria dudeko.
398 = waqxaqlaju ro’q’ob’ = dekoko el la (unua) kvarcento.
399 = b’eleelaju ro’q’ob’ = dekoko el la (unua) kvarcento.
400 = o’q’ob’ = la tuta (unua) kvarcento.

Kaj tiel sekvas tute regule.

2021 = 5.1.1 (dudekume) = unuo de la dua dudeko de la sesa kvarcento = jun xka’k’aal xwaqoq’ob’.
123456 = 15.8.12.16 (dudekume) = dekseso de la dektria dudeko de la nauxa kvarcento de la deksesa okmilo = waqlaju roxlajuk’aal xb’eleehoq’ob’ xwaqlajuchuyeb.

Vi vidas, ke dum Esperanto estas big-endian, la majaaj estas little-endian.

Oni povas derivi plujajn vortoj el la nombroj, ekz 3:
oxib’ - tri
rox – tria
oxox – po tri
oxib’al – aro enhavanta tri aferojn
oxib’aq – pli malpli tri
roxib’ichaleb’ – precize tri
oxsut – tri fojoj
oxyokb’ – tri pasoj
oxloq’ok – aĉeti tri
ktp tute regule

amigueo (Vise profilen) 12. nov. 2021 06.40.47

@nornen
Mirinda sistemo!
Cxu estas tute simple por vi koni la kvantojn kaj per dekuma kaj per dudekuma?
Cxu estas propedeuxtika avantagxo por matematiko?

(Esperanto povas facile kamaleoni iom, igxi little-endian. 123 = tri dudek uncent.
Sed kiel igxi dudekuma?)

nornen (Vise profilen) 12. nov. 2021 21.27.04

amigueo:Cxu estas tute simple por vi koni la kvantojn kaj per dekuma kaj per dudekuma?
Ne, sed tio ne necesas. Se iu min alparolas dekume, mi pensas dekume kaj respondas dekume. Se iu min alparolas dudekume, mi pensas dudekume kaj respondas dudekume. Mi ja havas kvantosencon en ambaŭ sistemoj.
Cxu estas propedeuxtika avantagxo por matematiko?
La nura dudekuma sistemo ne havas tian avantaĝon. Sed se infano kreskas uzante ĉiutage ambaŭ sistemojn (multege de infano ĉi tie krekas, parolante kaj sian dudekuman denaskan lingvon kaj la dekuman hispanan), ĝi almenaŭ scias, ke estas pluaj nombrosistemoj kaj ne nur la dekuma. Kaj kiam en la lernejo en matematiko oni lernas pri duuma, oka aŭ deksesa sistemo, tio ne estas granda surprizo.
Sed kiel igxi dudekuma?
Dudekuma kaj little-endian: 65,35 (dekume) = 35,7 (dudekume) = sep majon kvin tri maj.

Tilbage til start