Al la enhavo

Kial vi okupiĝas pri Esperanto?

de StefKo, 2021-novembro-22

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2021-novembro-22 11:26:29

La plej gravaj motivoj por daŭra okupiĝo pri Esperanto inter membroj de UEA (1991):

rango – relativa valoro
---------------------------------------------------------------
1 kontribuo al pli bona mondo – 6,02
2 kono de homoj el aliaj landoj – 5,63
3 intereso pri lingvoj – 5,04
4 sento de aparteno al la E-komunumo – 4,66
5 legado de libroj kaj revuoj – 4,38
6 vojaĝado – 3,80
7 personaj rilatoj kun proksimuloj – 3,26
8 utileco en profesio aŭ ŝatokupo – 2,18

Laŭ: Nikola Rašić. "La Rondo Familia. Sociologiaj esploroj en Esperantio".1994, p.86

Kion ni povas diri pri ni mem?

nornen (Montri la profilon) 2021-novembro-22 17:43:21

Pri mía persono:

2 - 30%
3 - 70%
Aliaj - 0%

photuris (Montri la profilon) 2021-novembro-23 00:49:23

3. Intereso pri lingvoj

StefKo (Montri la profilon) 2021-novembro-24 11:17:49

Pli-malpli:

1. Esperanto estas bonega ideo (unu simpla, facila, utila, preciza lingvo por ĉiuj, do mi volas sciadi ĝin plue kaj ĝoji de la sciado) – 30%
2. Intereso pri lingvoj – 20%
3. Ebleco de komunikiĝi kun homoj el la tuta mondo (E. estas bona ilo por tio do mi ĝojas ke mi povas uzadi ĝin) – 15%
4. Intereso pri homoj el aliaj landoj (kion kaj kiel ili pensas pri diversaj aferoj de la mondo) –10%
5. Por esti pli bona konanto (ne skribi malsaĝojn, ne faradi erarojn, helpi aliajn en nia forumo) – 10% (almenaŭ!)
6. Por okupi libertempon – 5%
7. Por ekzerci mian spiriton – 5%
8. Aliaj – 5%

StefKo (Montri la profilon) 2021-novembro-24 11:23:05

nornen:Pri mía persono:

2 - 30%
3 - 70%
Aliaj - 0%
Kial 3 - 70%? Ja vi jam scipovas bone E. Ĉu tio estas la kialo de via daŭra okupiĝo pri ĝi? Ĉu E. estas tiel grava ilo por via interesiĝo pri aliaj lingvoj? Ĉu vere ne ekzistas aliaj gravaj motivoj?

amigueo (Montri la profilon) 2021-novembro-24 13:53:31

Pri mi.

6. Vojaĝado 10%.
9. "Mi estas unu el multaj reenkarniĝoj samtempaj de Zamenhof" --> "Mi estas "kelkuna" enkarno de Zam". 90%.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-novembro-24 15:06:18

  • Pli bona mondo: ĉefe por kompreni kiel bonajn ideojn, kiel Esperanto, ricevas tiom da malhelpo de la homoj, kiuj estras oficiale aŭ ne la mondon. Ne temas nur pri esperanto: paco, naturprotektado, justeco, ktp spertas la saman sorton.
    Esperanto estas bona objekto por observi tiun fenomenon.
  • Renkonti homojn el diversaj landoj por interŝanĝi ideojn, eĉ kiuj ne opinias kiel mi, se ili konsentas pace kaj racie debati pri lil.
  • Kompreni kiel funkcias lingvoj, kaj kiel ni reprezentas ideojn en nia menso.
Estus oportune prezenti tiujn diversajn flankojn de nia movado al la publiko, pou ke ĉiu tuj imagu tion, kion li povas fari per Esperanto. Mi sugestas, ke la menuo de estontaj versioj de la forumo spegulu tiun elekton de motivoj, por ke novaj lernantoj plej rapide interŝanĝu kun saminteresanoj.

Reen al la supro