הודעות: 7
שפה: Esperanto
StefKo (הצגת פרופיל) 22 בנובמבר 2021, 11:26:29
rango – relativa valoro
---------------------------------------------------------------
1 kontribuo al pli bona mondo – 6,02
2 kono de homoj el aliaj landoj – 5,63
3 intereso pri lingvoj – 5,04
4 sento de aparteno al la E-komunumo – 4,66
5 legado de libroj kaj revuoj – 4,38
6 vojaĝado – 3,80
7 personaj rilatoj kun proksimuloj – 3,26
8 utileco en profesio aŭ ŝatokupo – 2,18
Laŭ: Nikola Rašić. "La Rondo Familia. Sociologiaj esploroj en Esperantio".1994, p.86
Kion ni povas diri pri ni mem?
nornen (הצגת פרופיל) 22 בנובמבר 2021, 17:43:21
2 - 30%
3 - 70%
Aliaj - 0%
photuris (הצגת פרופיל) 23 בנובמבר 2021, 00:49:23
StefKo (הצגת פרופיל) 24 בנובמבר 2021, 11:17:49
1. Esperanto estas bonega ideo (unu simpla, facila, utila, preciza lingvo por ĉiuj, do mi volas sciadi ĝin plue kaj ĝoji de la sciado) – 30%
2. Intereso pri lingvoj – 20%
3. Ebleco de komunikiĝi kun homoj el la tuta mondo (E. estas bona ilo por tio do mi ĝojas ke mi povas uzadi ĝin) – 15%
4. Intereso pri homoj el aliaj landoj (kion kaj kiel ili pensas pri diversaj aferoj de la mondo) –10%
5. Por esti pli bona konanto (ne skribi malsaĝojn, ne faradi erarojn, helpi aliajn en nia forumo) – 10% (almenaŭ!)
6. Por okupi libertempon – 5%
7. Por ekzerci mian spiriton – 5%
8. Aliaj – 5%
StefKo (הצגת פרופיל) 24 בנובמבר 2021, 11:23:05
nornen:Pri mía persono:Kial 3 - 70%? Ja vi jam scipovas bone E. Ĉu tio estas la kialo de via daŭra okupiĝo pri ĝi? Ĉu E. estas tiel grava ilo por via interesiĝo pri aliaj lingvoj? Ĉu vere ne ekzistas aliaj gravaj motivoj?
2 - 30%
3 - 70%
Aliaj - 0%
amigueo (הצגת פרופיל) 24 בנובמבר 2021, 13:53:31
6. Vojaĝado 10%.
9. "Mi estas unu el multaj reenkarniĝoj samtempaj de Zamenhof" --> "Mi estas "kelkuna" enkarno de Zam". 90%.
Altebrilas (הצגת פרופיל) 24 בנובמבר 2021, 15:06:18
- Pli bona mondo: ĉefe por kompreni kiel bonajn ideojn, kiel Esperanto, ricevas tiom da malhelpo de la homoj, kiuj estras oficiale aŭ ne la mondon. Ne temas nur pri esperanto: paco, naturprotektado, justeco, ktp spertas la saman sorton.
Esperanto estas bona objekto por observi tiun fenomenon.
- Renkonti homojn el diversaj landoj por interŝanĝi ideojn, eĉ kiuj ne opinias kiel mi, se ili konsentas pace kaj racie debati pri lil.
- Kompreni kiel funkcias lingvoj, kaj kiel ni reprezentas ideojn en nia menso.