Đi đến phần nội dung

Ĉu oni povus diri 'Malfruas'?

viết bởi w_lorenzo, Ngày 28 tháng 11 năm 2021

Tin nhắn: 3

Nội dung: Esperanto

w_lorenzo (Xem thông tin cá nhân) 15:16:14 Ngày 28 tháng 11 năm 2021

Kiel la titolo diras, ĉu oni diras simple 'malfruas'? Kiel, fariĝi malfrua?

Nur komencanto, provas lerni pli unuvortaj frazojn.

Kiojn aliajn mallongajn frazojn vi uzas ofte?

Metsis (Xem thông tin cá nhân) 08:15:29 Ngày 29 tháng 11 năm 2021

Temas pri demando, kiam oni povas verbigi adjektivojn kaj kion tiu verbigita adjektivo signifas. Kelkaj pensas ke ĉiam, aliaj ke ekzistas tre mallonga listo de establitaj verbigitaj adjektivoj. Mi apartenas al la lasta skolo. Ĉiuokaze "malfrui" estas en ordo.

Legu mian afiŝon en la retejo Finna babilejo (la artikolo estas en Esperanto) aŭ la artikolon (en la angla) de Salivanto en ria blogo, sur kiu artikolo mi bazis la mian. Mia artikolo havas tian mallongan liston.

w_lorenzo (Xem thông tin cá nhân) 01:21:11 Ngày 30 tháng 11 năm 2021

Kvankam partoj de vian afiŝon estas iomete tro malfacila por mi, mi dankas vin pro via respondo.

Ankaŭ vi ĵus enkondukis la pronomo 'ri' al min! Ĉi tiam estas la unua foje ke mi renkontas ĝin, mi ŝatas ĝin. Mi redankas vin.

Quay lại