Skip to the content

Aŭ homo aŭ besto

by StefKo, December 3, 2021

Messages: 6

Language: Esperanto

StefKo (User's profile) December 3, 2021, 10:04:47 PM

Per kia nomo de besto en via lando oni nomas iujn homojn? Ĉu oni uzas iujn en Esperanto?

Mi komencas...

putoro - malkuraĝulo
kateto - malgranda, juna kato; karesa nomo por virino aŭ infano (en Pollando kaj laŭ PIV)

amigueo (User's profile) December 4, 2021, 6:23:58 AM

Hispanie:
Azeno: malinteligenta, maldelikata, mallerta.
Vulpo: ruza.
Formiko: labotema.
Porko: fiulo.
Linkso: inteligenta.
Kolibrio: ekologiisto.

nornen (User's profile) December 4, 2021, 6:44:51 AM

amigueo:Hispanie:
Linkso: inteligenta.
Kolibrio: ekologiisto.
¿Desde cuándo? ¿Dónde?

StefKo (User's profile) December 4, 2021, 8:47:22 AM

@amigueo

En Pollando:

azeno - stulta, senpensa, same kiel virŝafo. Estas interesa ke tiujn ĉi vortojn ni ne uzadas koncerne virinoj (laŭ PIV figurasence: Tute malklera, malsaĝa homo)
vulpo - homo ruza
formiko - homo laborema
porko - fiulo, homo (viro kaj virino) malĝentila, maldelikata, malsimpatia ; virporko - analogie, sed ankaŭ viro grasa paralele nesimpatia, agresema (laŭ PIV: insulte pp malpurulo, malmoralulo)
linkso - ni ne uzadas la vorton rilate al homoj en Pollando, linkso estas tre rara besto
kolibro - en Pollando kolibroj ne ekzistas, sed estas aliaj nomoj de birdoj uzataj rilate al homoj

Atento: Per la tiparo grasa mi distingigas la bestovortojn uzitajn en PIV.

StefKo (User's profile) December 7, 2021, 2:58:42 PM

katino - virino bela, seksa, koketa, kate movanta sin
apro, apra - viro, knabo evitanta (pro malkuraĝo) homojn, nekonanta morojn de ia homgrupo. Oni ne uzas tiun difinon rilate al virinoj kaj knabinoj

StefKo (User's profile) December 9, 2021, 12:24:08 PM

Ci hundo! - Ci fiulo! Ci fripono! (uzita iam antaŭe kontraŭ malamiko aŭ perfidulo)
hundo al virinoj - homo avidanta virinojn
hundo - insulta nomo de policisto

Back to the top