Till sidans innehåll

Lia Moŝto aŭ Sia Moŝto?

av Altebrilas, 3 december 2021

Meddelanden: 9

Språk: Esperanto

Altebrilas (Visa profilen) 3 december 2021 23:34:44

Sia Moŝto alvenis
Ĉu tiu frazo estas korekta?

Ne, ĉar parkerindas, ke si/sia neniam povas esti en subjekto de subfrazo.

Jes, ĉar la posedanto de la eco "Moŝto" estas li mem. Logikas.

Estas paradoksoj ĉe la limo de gramatiko kaj semantiko. Ne gravaj, sed amuzaj.

nornen (Visa profilen) 4 december 2021 01:09:05

Ne eblas pro la sama kialo, ke "Li kaj siaj infanoj alvenis" ne eblas.

StefKo (Visa profilen) 4 december 2021 09:21:53

Mi estas mia moŝto
Vi estas via moŝto
Li/ŝi estas lia/ŝia moŝto do ĉiu el ili estas... sia moŝto!

Altebrilas (Visa profilen) 4 december 2021 23:45:44

nornen:Ne eblas pro la sama kialo, ke "Li kaj siaj infanoj alvenis" ne eblas.
Tion mi ja diris:
Ne, ĉar parkerindas, ke si/sia neniam povas esti en subjekto de subfrazo.

Metsis (Visa profilen) 6 december 2021 12:31:04

nornen:Ne eblas pro la sama kialo, ke "Li kaj siaj infanoj alvenis" ne eblas.
Ekzakte. Plie ĉar "li kaj liaj infanoj" povas esti dusenca, oni diru "li kun siaj infanoj", kiam temas pri infanoj de la menciita li.

amigueo (Visa profilen) 6 december 2021 22:44:43

Altebrilas:
Sia Moŝto alvenis
Ĉu tiu frazo estas korekta?

Ne, ĉar parkerindas, ke si/sia neniam povas esti en subjekto de subfrazo.

Jes, ĉar la posedanto de la eco "Moŝto" estas li mem. Logikas.

Estas paradoksoj ĉe la limo de gramatiko kaj semantiko. Ne gravaj, sed amuzaj.
ies mosxto
nenies mosxto
certes mosxto
unues mosxto
ajnes mosxto.

amigueo (Visa profilen) 7 december 2021 11:03:10

Denove mi rimarkigas ke "Li" kaj "tiu" estas "senmemora indikilo en unu frazo". Tio estas, "li, li kaj li fruas" kaj "li venis kun li" cxiam en sama frazo LI indikas malsaman ulon. Do:
Cxe "Tiu kaj tiu alia", "li kaj li alia" kaj "li kun li aliaj", "alia" estas redunda.

Altebrilas (Visa profilen) 7 december 2021 20:00:07

Metsis:
nornen:Ne eblas pro la sama kialo, ke "Li kaj siaj infanoj alvenis" ne eblas.
Ekzakte. Plie ĉar "li kaj liaj infanoj" povas esti dusenca, oni diru "li kun siaj infanoj", kiam temas pri infanoj de la menciita li.
oni diru "li kun siaj infanoj"

"kun" substrekindas, por eviti, ke rapida legado instigu komencantojn erari.

Altebrilas (Visa profilen) 7 december 2021 20:04:54

amigueo:Denove mi rimarkigas ke "Li" kaj "tiu" estas "senmemora indikilo en unu frazo". Tio estas, "li, li kaj li fruas" kaj "li venis kun li" cxiam en sama frazo LI indikas malsaman ulon. Do:
Cxe "Tiu kaj tiu alia", "li kaj li alia" kaj "li kun li aliaj", "alia" estas redunda.
Al "li kaj li alia", mi preferas "ili": ĝi estas pli simpla.

Tillbaka till toppen