본문으로

"Ilo" anstataŭ "Esperanto"?

글쓴이: StefKo, 2021년 12월 6일

글: 1

언어: Esperanto

StefKo (프로필 보기) 2021년 12월 6일 오전 9:56:00

Juna laborista esperantisto faris al mi iam la jenan kritikon. "Nia lingvo estas mirinde taŭga kaj sukcesa instrumento,
sed al ni malplaĉas ĝia nomo. "Esperanto". Tio estas tro longa kaj maloportuna por propagandado. Ni bezonus ion pli
mallongan kaj trafan, ekzemple 'Ilo'. . . . . ". "Bonege", mi respondis. "Vi povas nomi la lingvon 'Ilo' tute kuraĝe, ĉar
ankaŭ Zamenhof ne nomis sian lingvon 'Esperanto', sed nur 'I-L' - Internacia Lingvo!".
El Antaŭparolo al Retoriko de Ivo Lapenna

다시 위로