Sadržaj

Kiel vi komprenas pasivon?

od Metsis, 12. prosinca 2021.

Poruke: 20

Jezik: Esperanto

StefKo (Prikaz profila) 13. prosinca 2021. 06:49:06

Mi kontinuas...

Ia nekompreno efikas el du signifoj de la vorto "pasiva/o". Ni legas en PIV:
pasiva
1 Λ Montranta, ke la subjekto ricevas la efikon de la ago, kiu estas esprimata per la verbo k farata de iu aŭ io ne reprezentita per la subjekto: pasiva konjugacio.
Tio havas larĝan signifon. Kaj:
pasivo
1 Λ La pasiva voĉo: ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo esti k la participo pasiva de la bezonata verbo Z.
Λ signifas ke tio estas en "lingvoscienco kaj filologio"

Rigardu ke en la dua citilo konstruaĵo de la pasiva voĉo estas preciza: "per helpo de responda formo de la verbo esti kaj la participo pasiva de la bezonata verbo", do dum la diskutado oni devus uzi precize la vortojn: "pasiva subjekto" kaj "pasiva voĉo". Kiam ni uzas subkomprenatajn frazojn, tio kaŭzas miskomprenojn.

Metsis (Prikaz profila) 13. prosinca 2021. 08:51:41

@Nornen kaj @Stefko

Vi pravas, ke mi uzis la terminon "aganto" malprecize kaj fuŝis kun sintaksaj funkcioj kaj semantikaj roloj. Kion mi celas, estas tiuj aganto, perceptanto kaj suferanto – eble la termino "faranto", kiun Stefko trovis, estas pli bona. Ankaŭ la rimarko de Stefko, ke la vorto "pasivo" havas du sencojn, estas tre trafa.

Do al mi aktivaj estas

 a) Mi falas.
 b) Mi vidas vin.
 c) Hundoj plaĉas al mi.
 d) Mi sidas.
 e) Metsis estas Finno.
 g) Iu ajn batis min.
rimarko: en mia denaska lingvo oni ne uzas "ajn" jene, sekve mi ne diros tiel. Al mi "ajn" en subjekto havas sencon de ebleco, ekz. "Iu ajn povis bati min".

 1) Mi batas vin.
 2) Mi vidas vin.
 3) Mi falas.
 4) Mi batas vin.
 6) La ŝtono kuŝas sur la tero.
 7) La fenestro rompiĝas.
 8) Mi ŝatas hundojn.
 9) Hundoj plaĉas al mi.
rimarko: en mia denaska lingvo oni ne plu diras tiel, sekve la esprimo sonas arkaika al mi. Oni diras per la verbo ŝati aŭ laŭ la modelo "La dekoraĵoj plaĉas al (mia) okulo", kiam oni volas emfazi la subjekton.

kaj nur

 5) Vi estas batata de mi.

rekte estas pasiva. Sed kiel mi jam diris, mi preskaŭ neniam uzas tiutipan esprimon (ĉar tia strukturo estas gramatike erara en mia denaska lingvo). Miakomprene la frazo emfazas, ke "vi" estas la suferanto, sekve mi verŝajne uzos vortordon tiucele "Vin mi batas".

Notu, ke mi forlasis la punkton (f), kiun mi volas pritrakti pli precize.

● Tiu libro estas interesa.
aktiva al mi

● Tiu libro estas leginda.
aktiva al mi, rimarko: en mia denaska lingvo oni esprimas "leginda" per esprimo "legado-valora", kiu estas simpla adjektivo

● Tiu libro estas legenda.
tio estas tikla; en mia denaska lingvo ekzistas pasiva participo, kiu precize havas tiun sencon, sed oni uzas ĝin nuntempe praktike ĉiam kun tempa limo ("Tiu libro estas legenda antaŭ la venonta renkontiĝo"). Sen tempa limo, kiel ĝenerala konstato oni diras rekte "Vi/Oni devas legi tiun libron" aŭ pli milde per "Tiu libro estas leginda" kun subkompreno, ke vi legu la libron

● Tiu libro estas legebla
aktiva al mi, rimarko: en mia denaska lingvo oni esprimas "legebla" per esprimo "lego-taŭga", kiu estas simpla adjektivo

nornen (Prikaz profila) 13. prosinca 2021. 13:47:36

Dankon al ĉiuj por la interesaj respondoj.

@Metsis
Dankon por la klarigojn. Mi nun klopodos respondi la titolan demandon.

Por ke frazo estu pasiva, plenigendaj estas kvin kondiĉoj [1]:
1. Ĝi estu derivita el transitiva frazo.
2. Objekto de la transitiva frazo fariĝu la subjekto de la derivita frazo.
3. La subjekto de la transitiva frazo malaperu, sed ĉiam estu re-enkondukebla.
4. La derivita frazo estu markita.
5. La transitiva frazo kaj la derivita frazo estu samsignifaj.

Tial, mi vidas "ŝi estas amata (de ĉiuj)" kiel pasivan frazon derivitan el transitiva frazo "ĉiuj amas ŝin". (esti-pasivo laŭ via kategoriigo)
Paralele, mi ne vidas "oni amas ŝin" kiel pasivan frazon, sed kiel nepersonan. (oni-pasivo laŭ via kategoriigo)
Fine, mi ne vidas "mi maljuniĝas" kiel pasivan frazon, sed kiel antikaŭzativan. (iĝ-pasivo laŭ via kategoriigo)

- - - -

[1] Tiuj kondiĉoj frakasos terure por kelke da nehindeŭropaj lingvoj, sed por HE lingvoj (kaj sekve por Eo) ili estas sufiĉe taŭgaj.

- - - -

Por mi la malbela afero pri la pasivo en Esperanto estas, ke la kunmetitaj verbformoj (kaj pasivaj kaj aktivaj) senbezone plikomplikigas la gramatikon. Ni havas kvin simplajn aktivajn personajn verbfomojn -as, -is, -os (por mi forlasebla), -us kaj -u. Sed ni havas 5 (as/is/os/us/u) * 3 (ant/int/ont) kunmetitajn aktivajn personajn verbformojn kaj ankaŭ 15 kunmetitajn pasivajn personajn verbformojn. Sume 35 personaj verbformoj. Tro. Kvar estus sufiĉaj.

amigueo (Prikaz profila) 13. prosinca 2021. 19:22:13

@nornen

Kiel povus Eo bone funkcii per 4-5 personaj verboformoj?

nornen (Prikaz profila) 14. prosinca 2021. 05:42:10

amigueo:@nornen

Kiel povus Eo bone funkcii per 4-5 personaj verboformoj?
Ĉu ekzistas propozicio ne esprimebla per simplaj personaj verbformoj?

Se jes, kiu? Se ne, jen la respondo.

leahvid (Prikaz profila) 22. veljače 2022. 08:50:54

Pasivoj estas aranĝitaj laŭlonge de la tempo per la translokigo de ekonomiaj avantaĝoj inkluzive de mono, varoj aŭ servoj. Registrita sur la dekstra flanko de la bilanco, pasivoj inkluzivas pruntojn, pagendajn kontojn, hipotekojn, prokrastitajn enspezojn, obligaciojn, garantiojn kaj akumulitajn elspezojn.

amigueo (Prikaz profila) 22. veljače 2022. 10:49:04

Nu, restartu ni.
pri pasivo mi proponas n-
kiel konciza rimedo:
"rimedo por pasivo nas mian proponon"
"rimedo por pasivo nas proponi de mi"
nos nas nis nus nej neux
komparu kun
"rimedo por pasivo estas proponata de mi"

alternative, (inspirita de pandunia)
bos bas bis bi bu be
"rimedo be proponas de mi"
"rimedo proponas be mi"

novatago (Prikaz profila) 22. veljače 2022. 12:34:41

Ĉar mi vidas Amigueon tro aktiva en la forumo, mi rimarkigas al novuloj kaj al tiuj, kiuj eble ne ofte vizitas la forumon, ke li ne estas Esperantisto kaj li ne estas Esperantoparolanto. Li nur estas tre ĉagrena lingvoludisto, kun tro strangaj ideoj pri lingvoj kaj (ne)komunikado, krom tro multa senokupa tempo. Simple vidu ke li, en ĉi tiu fadeno, rapide iris de "Kiel vi komprenas pasivon?" al "Kiuj estas viaj proponoj por reformi pasivon?". Ne prenu serioze ion, el tio, kion li diras, eĉ se vi kapablas kompreni ion, de ĉio, kion li diras.

Lernu kaj uzu Esperanton laŭ la Fundamento. Eĉ en ĉi tiuj strangaj kaj dekadencaj tempoj.

Ĝis. Novatago
(blogo)

StefKo (Prikaz profila) 22. veljače 2022. 12:44:42

"Vi prenis la vortojn el mia buŝo" - tiel en la pola ni diras kiam ni tute konsentas kun iu.

amigueo (Prikaz profila) 24. veljače 2022. 15:30:45

@StefKo kaj Novatago
Pasivo en esperanto estas peza kaj ambigua.
"be" aux "bi" kiel rimedo permesas malpezon, precizon kaj aldonan esprimkapablon:
"hi bas helpon"
"hi be helpas"
(hi estas helpata)

Natrag na vrh