Al la enhavo

Kiu diferenco inter "komputila ĉhambro" kaj "komputilejo"?

de Arthemize, 2021-decembro-13

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Arthemize (Montri la profilon) 2021-decembro-13 01:15:23

Kiu diferenco inter "komputila ĉhambro" kaj "komputilejo"?

StefKo (Montri la profilon) 2021-decembro-13 07:17:55

Arthemize:Kiu diferenco inter "komputila ĉhambro" kaj "komputilejo"?
Laŭ PIV:
★ĉambr/o
(...)
3 Ⓣ Ejo, en kiu plenumiĝas ia aparta operacio: ĉambro de kluzo; (ŝipa) ĉambro de maŝinoj, de pumpiloj.
★ signifas "fundamenta", Ⓣ signifas "teknikoj"

Do nenia diferenco, escepte se iu diferencigas la signifon de la vortoj: komputila ĉambro kaj ĉambro de komputiloj. Onidire, slavlingvanoj preferas adjektivojn kaj latinidlingvanoj preferas la konstruon de + substantivo.

Metsis (Montri la profilon) 2021-decembro-13 09:18:10

…aŭ laŭ ĝermanlingva modelo "komputiloĉambro".

Komputila ĉambro/ĉambro de (aŭ por) komputiloj/komputiloĉambro povas esti iu ajn ĉambro kun komputiloj, kvankam tre verŝajne oni ekipis ĝin per klimatiziloj k.t.p.

La vortoj kun la finaĵo "-ejo" ofte havas precizan signifon, ekz. "lernejo" ne estas iu ajn konstruaĵo, kie oni lernas, sed konstruaĵo, kiun oni konstruis por instrui, portugale escola. Simile "komputilejo" estas aparta konstruaĵo por enhavi komputilojn, portugale centro de informática .

nornen (Montri la profilon) 2021-decembro-13 14:33:44

Miaopinie, "komputila ĉambro" nepre estas ĉambro, dum "komputilejo" povas esti iu ajn loko rekte rilatanta al komputiloj.

Arthemize (Montri la profilon) 2021-decembro-14 22:32:32

Dankon!

Nun estas klare.

Reen al la supro