본문으로

Kiu diferenco inter "komputila ĉhambro" kaj "komputilejo"?

글쓴이: Arthemize, 2021년 12월 13일

글: 5

언어: Esperanto

Arthemize (프로필 보기) 2021년 12월 13일 오전 1:15:23

Kiu diferenco inter "komputila ĉhambro" kaj "komputilejo"?

StefKo (프로필 보기) 2021년 12월 13일 오전 7:17:55

Arthemize:Kiu diferenco inter "komputila ĉhambro" kaj "komputilejo"?
Laŭ PIV:
★ĉambr/o
(...)
3 Ⓣ Ejo, en kiu plenumiĝas ia aparta operacio: ĉambro de kluzo; (ŝipa) ĉambro de maŝinoj, de pumpiloj.
★ signifas "fundamenta", Ⓣ signifas "teknikoj"

Do nenia diferenco, escepte se iu diferencigas la signifon de la vortoj: komputila ĉambro kaj ĉambro de komputiloj. Onidire, slavlingvanoj preferas adjektivojn kaj latinidlingvanoj preferas la konstruon de + substantivo.

Metsis (프로필 보기) 2021년 12월 13일 오전 9:18:10

…aŭ laŭ ĝermanlingva modelo "komputiloĉambro".

Komputila ĉambro/ĉambro de (aŭ por) komputiloj/komputiloĉambro povas esti iu ajn ĉambro kun komputiloj, kvankam tre verŝajne oni ekipis ĝin per klimatiziloj k.t.p.

La vortoj kun la finaĵo "-ejo" ofte havas precizan signifon, ekz. "lernejo" ne estas iu ajn konstruaĵo, kie oni lernas, sed konstruaĵo, kiun oni konstruis por instrui, portugale escola. Simile "komputilejo" estas aparta konstruaĵo por enhavi komputilojn, portugale centro de informática .

nornen (프로필 보기) 2021년 12월 13일 오후 2:33:44

Miaopinie, "komputila ĉambro" nepre estas ĉambro, dum "komputilejo" povas esti iu ajn loko rekte rilatanta al komputiloj.

Arthemize (프로필 보기) 2021년 12월 14일 오후 10:32:32

Dankon!

Nun estas klare.

다시 위로