Meldinger: 5
Språk: Esperanto
Arthemize (Å vise profilen) 2021 12 13 01:15:23
StefKo (Å vise profilen) 2021 12 13 07:17:55
Arthemize:Kiu diferenco inter "komputila ĉhambro" kaj "komputilejo"?Laŭ PIV:
★ĉambr/o★ signifas "fundamenta", Ⓣ signifas "teknikoj"
(...)
3 Ⓣ Ejo, en kiu plenumiĝas ia aparta operacio: ĉambro de kluzo; (ŝipa) ĉambro de maŝinoj, de pumpiloj.
Do nenia diferenco, escepte se iu diferencigas la signifon de la vortoj: komputila ĉambro kaj ĉambro de komputiloj. Onidire, slavlingvanoj preferas adjektivojn kaj latinidlingvanoj preferas la konstruon de + substantivo.
Metsis (Å vise profilen) 2021 12 13 09:18:10
Komputila ĉambro/ĉambro de (aŭ por) komputiloj/komputiloĉambro povas esti iu ajn ĉambro kun komputiloj, kvankam tre verŝajne oni ekipis ĝin per klimatiziloj k.t.p.
La vortoj kun la finaĵo "-ejo" ofte havas precizan signifon, ekz. "lernejo" ne estas iu ajn konstruaĵo, kie oni lernas, sed konstruaĵo, kiun oni konstruis por instrui, portugale escola. Simile "komputilejo" estas aparta konstruaĵo por enhavi komputilojn, portugale centro de informática .
nornen (Å vise profilen) 2021 12 13 14:33:44
Arthemize (Å vise profilen) 2021 12 14 22:32:32
Nun estas klare.