Al la enhavo

Ĉu korektas la frazo "Mi aŭdas... iun kanti"?

de xu_codes, 2022-januaro-08

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

xu_codes (Montri la profilon) 2022-januaro-08 12:22:58

Saluton.

Ĉu oni povas diri "Mi aŭdas/vidas/... iun kanti/danci/..."?
Aŭ anstataŭe, oni devas uzi "Mi aŭdas/vidas/... ke iu kantas/dancas/..." aŭ "Mi aŭdas/vidas/... kant[i/adon]/danc[i/adon]/... de iu"?

Dankon antaŭe.

StefKo (Montri la profilon) 2022-januaro-08 14:58:22

El PMEG:
Kiam la ĉefverbo estas vidi, aŭdi, senti, imagi aŭ simile, povas aperi I-verbo, kiu estas perverba priskribo de la objekto (§25.1.2) de la ĉefverbo. Tiam tiu objekto estas senca subjekto de la I-verbo:
Ho, Marion, ke mi denove aŭdas vin paroli. BV.80 Paroli estas perverba priskribo de vin, la objekto de aŭdas. Senca subjekto de paroli estas vi.
kaj alie
I-verbo
Perverba priskribo de objekto ankaŭ povas esti I-verbo:
La finiĝado de la tago igis ilin rapidi. M.200 = La finiĝado de la tago igis
ilin rapidantaj
. = La finiĝado de la tago kaŭzis, ke ili rapidis.

xu_codes (Montri la profilon) 2022-januaro-08 15:33:16

StefKo:El PMEG:
Kiam la ĉefverbo estas vidi, aŭdi, senti, imagi aŭ simile, povas aperi I-verbo, kiu estas perverba priskribo de la objekto (§25.1.2) de la ĉefverbo. Tiam tiu objekto estas senca subjekto de la I-verbo:
Ho, Marion, ke mi denove aŭdas vin paroli. BV.80 Paroli estas perverba priskribo de vin, la objekto de aŭdas. Senca subjekto de paroli estas vi.
kaj alie
I-verbo
Perverba priskribo de objekto ankaŭ povas esti I-verbo:
La finiĝado de la tago igis ilin rapidi. M.200 = La finiĝado de la tago igis
ilin rapidantaj
. = La finiĝado de la tago kaŭzis, ke ili rapidis.
Dankon!

amigueo (Montri la profilon) 2022-januaro-22 14:15:14

infinitivo kiel perverba priskribo de subjekto aux objekto estas gxenerala kvalito de cxiuj verboj (ecx nerekta objekto?!).

la perceptaj verboj permesas (?) bizaran forigon de la objekton.
"mi vidas iun kanti" --> "mi vidas kanti"
Kial bizara?
Cxar "kanti" ne estas perverba priskribo de la subjekto, sed de subkomprenita aux nedefinita objekto.
Tiu problemo malaperas se "mi vidas kantadon"

kio signifas "mi vidas vidi min"?

StefKo (Montri la profilon) 2022-januaro-22 18:57:30

Oni igis min iri veturi sidi… (malnova juda anekdoto)

En la pola anstataŭ “restadi en malliberejo” oni diras ĵargone „sidi en karcero” aŭ breve „sidi”.
“Mi sidis du jarojn” signifas, ke mi restadis du jarojn en karcero. La judo en la ŝerco ne scipovas bone la polan, ĉar li ĉefe uzadas la jidan.

***
Unu judon tribunalo kondamnis je dujara malliberigo pro ŝuldoj. Ĉar en tiu urbo ne estis prizono, la judo ricevis ordonon aperi en prizono aliaurba. Li ekpakis sian sakon kaj direktiĝis al stacio. Survoje renkontis sian konaton.

– Kien vi iras? – demandas lin la konato.

– Mi iras veturi sidi.

amigueo (Montri la profilon) 2022-februaro-06 14:29:26

do mia pledo estas ke ne estu aparta regulo por perceptaj verboj pri perverba priskribo de subkomprenata okjekto. nome:
"mi vidas kuri" = "mi vidas ke mi kuras"

Reen al la supro