إلى المحتويات

toleremo ?

من sudanglo, 11 يناير، 2022

المشاركات: 3

لغة: Esperanto

sudanglo (عرض الملف الشخصي) 11 يناير، 2022 4:36:27 م

Mi ĝojas ke oni ŝajne sukcesis forpeli de la forumo tiun amas-trudon de petantaj for-orientulinoj.

Sed kial oni tiom-kvante allasas (de ĉiam la sama forumano) mesaĝojn en tiel misformita Esperanto, ke ili nur povas konfuzi komencantojn?

Vi ĉiuj scias pri kiu mi parolas.

Ĉu ne tro da toleremo?

Rovniy_Sergey (عرض الملف الشخصي) 11 يناير، 2022 5:16:02 م

Mi eĉ ne povas kompreni viajn ĝojon kaj toleremon. ridego.gif

Metsis (عرض الملف الشخصي) 12 يناير، 2022 7:56:36 ص

Mi rezonas tiel, ke la lingvo de tiu misformulo estas tiel klare misformita, ke eĉ komencantoj komprenas, ke temas pri misformita lingvo. Do mi tolereras rin.

Miaopinie pli serioza minaco estas tiu sekvanto de "bunkra avo" aŭ "kalsonovenenisto", kiu fano daŭre akatas valorojn (demokratio, toleremo, egaleco k.t.p.), kiujn multaj Esperantistoj alte rigardas, aprezas.

عودة للاعلى