Al la enhavo

Ĉu Duolingo anstataŭigis lernu.net

de Troyus23, 2022-januaro-20

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Troyus23 (Montri la profilon) 2022-januaro-20 13:54:22

Ĉu komencantoj ankoraŭ uzas lernu.net? Mi kredas Duolingo eble anstataŭigis ĝin por multa da komencantoj? Ĉu ne?

Ladek (Montri la profilon) 2022-februaro-13 18:59:42

Tio estas evoluo. Bedaurinde mi nun ĉi tie ne vidas multe da novaĵoj.Sed fakte Lernu estas ĝis nun por komencantoj tre taŭga. Al mi multe helpis! Kaj mi tre dankas al Lernu ( kaj teamo, kiu zorgis, zorgas kaj zorgos pri ĝi) pro tio.

Metsis (Montri la profilon) 2022-februaro-15 08:43:35

Mi skribis jam antaŭ pli ol jaroj recenzon pri Duolingo. La Esperantlingva recezo havas du partojn: la priskriban kaj la recenzan parton (en la suba parto de la artikolo estas ligilo kun la teksto "osa 2" por navigi al la dua parto).

Resume temas pri tio, ke Duolingo estas usona firmao kaj tio estas videbla en la kurso de Esperanto. Ekzemple la ortografiaj malsimilecoj inter la usona kaj la internacia, brita-bazata angla. La Duolinga kurso ankaŭ havas temojn, kiuj sentas minimume al mi strangaj. Kaj fine Duolingo havas kelkajn rekte erarajn esprimojn. Ĉi tial mi ĉiam rekomendas unue lerni per "La teorio Nakamura" en via denaska lingvo (se ekzistas) kaj nur poste uzi Duolingon por disvastigi vian vortprovizon kaj teni vian lingvokonon aktiva. Duolingo estas bona por tiu lasta celo: ĝi allogas vin por havi longan strion de tagoj, dum kiuj vi lernis. Tiu ripetado estas grava, ĉar vi havas nur pasivan kapablon, se vi ne daŭre, ĉiusemajne uzas la lingvon,

hauska (Montri la profilon) 2022-marto-20 18:58:35

Laŭ mi Duoingo rapide enuigas, ĉar ĝi havas multajn samajn ekzercojn. Mi tre ĝuas la historion "La Teorio Nakamura". Ankaŭ ĉi tie mi povas lerni en mia denaska lingo.

Luptondro (Montri la profilon) 2022-marto-23 15:09:31

Jes, ielmaniere mi pensas kaj sentas ke Lernu estas anstataŭigita kun Duolingo. Mi honeste konis Esperanton en la unua tempo de Lernu, sed mi ne finigas la lecionon de "La Teorio de Nakamura". Poste, mi ekkonis Esperanton per Duolingo. Tiam, mi jam finigas tutajn lecionojn.

Reen al la supro