Sisu juurde

Ĉu Duolingo anstataŭigis lernu.net

kelle poolt Troyus23, 20. jaanuar 2022

Postitused: 5

Keel: Esperanto

Troyus23 (Näita profiili) 20. jaanuar 2022 13:54.22

Ĉu komencantoj ankoraŭ uzas lernu.net? Mi kredas Duolingo eble anstataŭigis ĝin por multa da komencantoj? Ĉu ne?

Ladek (Näita profiili) 13. veebruar 2022 18:59.42

Tio estas evoluo. Bedaurinde mi nun ĉi tie ne vidas multe da novaĵoj.Sed fakte Lernu estas ĝis nun por komencantoj tre taŭga. Al mi multe helpis! Kaj mi tre dankas al Lernu ( kaj teamo, kiu zorgis, zorgas kaj zorgos pri ĝi) pro tio.

Metsis (Näita profiili) 15. veebruar 2022 8:43.35

Mi skribis jam antaŭ pli ol jaroj recenzon pri Duolingo. La Esperantlingva recezo havas du partojn: la priskriban kaj la recenzan parton (en la suba parto de la artikolo estas ligilo kun la teksto "osa 2" por navigi al la dua parto).

Resume temas pri tio, ke Duolingo estas usona firmao kaj tio estas videbla en la kurso de Esperanto. Ekzemple la ortografiaj malsimilecoj inter la usona kaj la internacia, brita-bazata angla. La Duolinga kurso ankaŭ havas temojn, kiuj sentas minimume al mi strangaj. Kaj fine Duolingo havas kelkajn rekte erarajn esprimojn. Ĉi tial mi ĉiam rekomendas unue lerni per "La teorio Nakamura" en via denaska lingvo (se ekzistas) kaj nur poste uzi Duolingon por disvastigi vian vortprovizon kaj teni vian lingvokonon aktiva. Duolingo estas bona por tiu lasta celo: ĝi allogas vin por havi longan strion de tagoj, dum kiuj vi lernis. Tiu ripetado estas grava, ĉar vi havas nur pasivan kapablon, se vi ne daŭre, ĉiusemajne uzas la lingvon,

hauska (Näita profiili) 20. märts 2022 18:58.35

Laŭ mi Duoingo rapide enuigas, ĉar ĝi havas multajn samajn ekzercojn. Mi tre ĝuas la historion "La Teorio Nakamura". Ankaŭ ĉi tie mi povas lerni en mia denaska lingo.

Luptondro (Näita profiili) 23. märts 2022 15:09.31

Jes, ielmaniere mi pensas kaj sentas ke Lernu estas anstataŭigita kun Duolingo. Mi honeste konis Esperanton en la unua tempo de Lernu, sed mi ne finigas la lecionon de "La Teorio de Nakamura". Poste, mi ekkonis Esperanton per Duolingo. Tiam, mi jam finigas tutajn lecionojn.

Tagasi üles