前往目錄

Mia timo pri atoma atako post la infekto de Covid-19

貼文者: abaligu, 2022年1月20日

訊息: 10

語言: Esperanto

abaligu (顯示個人資料) 2022年1月20日下午10:42:39

Ĉu estas ironie, ke iuj elitoj de homoj provis uzi demokration por ŝanĝi la diablojn, sed nur trovis, ke la diabloj uzis covid-19 por ŝanĝi nian mondon?

Kien ni iras, estas kolero kun elĉerpiĝo, precipe kontraŭ ĉin-aspektantaj azianoj, kiuj ŝajnas la neĝeroj de lavango, ĉiuj kulpaj kaj neniu senkulpa. Mi sentas min deprimita ĉiun minuton dum mi pensas pri ajna ebla atoma atako kiu povus esti lanĉita pro la venĝo post la grandega morto de la infekto.

Ĉi tiu timo estas tiel senespera, ke mi devas skribi kaj peti kompaton. Bonvolu pardoni nian naskiĝon en ĉi tiu lando.

StefKo (顯示個人資料) 2022年1月21日上午9:13:43

Vi loĝas en Ĉinujo? Se jes kaj paralele la politiko de via registaro ne plaĉas al vi, mi kompatas al vi ĉar vi devas senti sin kiel formiko en formikaro. Kion tia formiko povas fari? Tion kion ĝi devas. Kion ĝi povas ŝanĝi? Nenion! Tia estas la destino do unu ĉino. Do pro tio mi kompatas al vi! "Nur eksidi kaj ekplori" - tiel diradas poloj en situacio senlira. Aŭ vi estas profeto, aŭ vi havas paranojon. okulumo.gif

Tio estas nur mia ŝerco, malbona ŝerco!

Mi havas nenion komprenon pri vivo de ĉino en Ĉinujo. Mi enskribis tion nur por subteni la diskuton. Nun vi povas repagi al mi!

Altebrilas (顯示個人資料) 2022年1月28日上午10:27:39

Laŭ tio,kion mi aŭdas en la franca televido, oni timas nun rusian atakon kontraŭ Ukraino, kiu povas iĝi mondmiliton. Sed mi ne aŭdis pri ia nuklea vengo pro la kovido.

Eble la amaskomunikiloj ne diras ĉion, kaj nunteme, en Francio,ili ĉefe parolas pri kovido kaj pri aprilaj prezidentaj balotoj.

mimoprobegal (顯示個人資料) 2022年1月29日上午4:15:00

ĉiuj rusianoj nun konstante revas pri okupacii ukrainujon kaj nepre ĉirkaŭrabi kyivon not kievon (laŭ la esprimo de treege estimata usona prezidento)

la sekva nia celo estas la tribaltaj landoj

ni ĉiuj tiom pri tio revas, ke eĉ manĝi ne kapablas

Altebrilas (顯示個人資料) 2022年1月29日上午10:22:27

Eble la amaskomunikilaj informoj estas primokindaj, sed Esperanton Zamenhof kreis por ke la popoloj interkomuniku siajn sincerajn opiniojn, por vidi ĉu tiuj opinioj estas akordigeblaj.

Se jes kiel? Se ne kial?

dzheyru (顯示個人資料) 2022年1月29日下午4:06:11

mimoprobegal:ĉiuj rusianoj nun konstante revas pri okupacii ukrainujon kaj nepre ĉirkaŭrabi kyivon not kievon (laŭ la esprimo de treege estimata usona prezidento)

la sekva nia celo estas la tribaltaj landoj

ni ĉiuj tiom pri tio revas, ke eĉ manĝi ne kapablas
Cxu Voronejx ankoraux vivas?

mimoprobegal (顯示個人資料) 2022年1月31日下午6:53:40

dzheyru:Cxu Voronejx ankoraux vivas?
в схрон, бандерня вонючая

Altebrilas (顯示個人資料) 2022年2月2日下午5:08:25

Bedaŭrinde mi ne komprenas, eĉ uzante retaj iloj. Ĉu iu bonvolas klarigi en la Internacia Lingvo?

Tram_Amiko (顯示個人資料) 2022年2月10日下午9:38:51

Francio estas la sola lando en la Eŭropa Unio kiu havas nukleajn armilojn.
Ĉu estas bona afero, ke unu de la Eu-landoj havas nukleajn armilojn, aŭ ĉu ĝi estas danĝero por la Eŭropa Unio?

Mi esperas, ke Francio (kaj Rusio kaj aliaj landoj) ne faras mistikojn pri la utiligado de la atomeraj armiloj.
Mi volas diras:
Ne uzu la atomerajn armilojn!

StefKo (顯示個人資料) 2022年2月11日上午10:31:14

Altebrilas:Bedaŭrinde mi ne komprenas, eĉ uzante retaj iloj. Ĉu iu bonvolas klarigi en la Internacia Lingvo?
бандерня - legu "bandjernja" la lando de (Stepan) Bandera (legu pri li en Vikipedio), esperante "banderalando". En slavaj lingvoj oni faras nominativon difinantan lokon (unu el multaj manieroj) de aliaj nominativoj aŭ verboj per sufikso -nja (-na, -nia, -ня, ktp.)

回到上端