Sisu juurde

Ĉu oni uzas "n" post "anta" simile kiel post verbo?

kelle poolt Tsahraf, 21. jaanuar 2022

Postitused: 4

Keel: Esperanto

Tsahraf (Näita profiili) 21. jaanuar 2022 9:58.29

Ekzemplo:

"Supre la pordo estis birdo havanta ses flugilojn."

Ĉu ĉi tiu estas korekta?

Dankon!

StefKo (Näita profiili) 21. jaanuar 2022 10:26.41

Tsahraf:Ekzemplo:

"Supre la pordo estis birdo havanta ses flugilojn."

Ĉu ĉi tiu estas korekta?

Dankon!
Devas esti "Supre de la pordo...". Se "pordo" estus subjekto, tiam oni estus sen "de", ekz. "Supre la pordo malfermiĝis".

El PMEG:
Objekto kiel priskribo
Normale objekto estas memstara frazparto, kiu rilatas al verbo. Sed objekto ankaŭ povas esti priskribo de A-vorto aŭ E-vorto, kiu montras objektan agon:
Trovinte pomon, mi ĝin manĝis. FE.22 = Post kiam mi trovis pomon, mi ĝin manĝis.
Ili venos al la ĉi tie starantaj monumentoj kaj al la sian brilon perdintaj lokoj. FA3.54 La frazo estus pli klara kun alia vortordo: ...al la lokoj perdintaj sian brilon. = ...al la lokoj, kiuj perdis sian brilon.
(...)
Li vidis ĉaron tirantan bovon. = Li vidis bovon, kiu tiris ĉaron. Eble pli bone: Li vidis bovon tirantan ĉaron. Estas plej bone eviti N-finaĵan objekton de A-vorto, kiu mem havas N-finaĵon, ĉar la rilatoj inter la vortoj fariĝas malklaraj.
Li estos dirinta al mi la veron. FE.24 La veron estas objekto de la A-vorto dirinta. Ofte oni tamen diras, ke esprimo kiel estos dirinta rolas kiel unu verbo. La objekto tiam rilatas al tiu tuta kunmetita verbo (§28.4).
Do -n estas ĝusta (ne "korekta").

Laŭ PIV:
korekta
1 Rilata al korekt(ad)o: la korektaj reguloj de presejo; korekta domo (establejo, kie oni provas korekti k plibonigi junajn deliktulojn).
2 (evi) = laŭregula, ĝusta:
evi - evitinda!

Tsahraf (Näita profiili) 21. jaanuar 2022 15:16.18

Dankon StefKo!

Kaj jes, mi ne estis certa pri mia uzado de "supre". ridulo.gif

ЮриС (Näita profiili) 6. veebruar 2022 17:49.35

Tagasi üles