본문으로

Scienca kalendaro en Esperanto

글쓴이: ombresaco, 2022년 1월 24일

글: 4

언어: Esperanto

ombresaco (프로필 보기) 2022년 1월 24일 오후 5:57:25

La scienca lerneja kalendaro de la Supera Konsilio por Scienca Esplorado de Hispanio (CSIC), ĉijare havas version en Esperanto!

Ĝi celas ĉefe la studantojn de baz- kaj mez-lernejoj, kaj ĉiun tagon prezentas iun sciencan aŭ teknikan datrevenon, kiel ekzemple naskiĝtagojn de homoj laborintaj aŭ laborantaj en tiuj medioj aŭ celebradojn de elstaraj malkovroj.

La kalendaron oni trovas jam en la adreso: https://digital.csic.es/handle/10261/256432

Metsis (프로필 보기) 2022년 1월 25일 오후 12:03:44

Malaĉa! Mi jam foliumis la A3-version, kaj la kalendaro aspektas bonega.

Metsis (프로필 보기) 2022년 1월 25일 오후 12:59:22

Kiu povas rakonti, kiajn kopirajtajn limogojn la kalendaro havas?

ombresaco (프로필 보기) 2022년 1월 31일 오전 10:32:25

Metsis:Kiu povas rakonti, kiajn kopirajtajn limogojn la kalendaro havas?
Laŭ la noto (en la hispana):

NOTA: Los ítems de Digital.CSIC están protegidos por copyright, con todos los derechos reservados, a menos que se indique lo contrario.

(Aĵoj de Digital.CSIC estas protetitaj per kopyrajto, kun ĉiuj rajtoj reservitaj, escepte kontraŭa klarigo").

Mi ne vidas kontraŭan klarigon.

다시 위로