Al la enhavo

estu homo kaj domo. manko de markilo de predikativo

de amigueo, 2022-februaro-04

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-februaro-04 13:44:08

"estu homo kaj domo estas ambigua".
1. ekzistu h kaj d...
2. vi estu h kaj domo...
tio pro manko de markilo de predikativa kazo.

Metsis (Montri la profilon) 2022-februaro-05 11:19:05

Predikativo ne estas kazo sed frazrolo. Predikativo esprimas kvaliton aŭ econ, kiun la subjekto aŭ objekto havas.
 
  • La tago estas bela : predikativo de subjekto, en nominativo
  • Ne nomu min stulta : predikativo de objekto, en nominativo
  • La libro estas el reciklita papero : predikativo de subjekto, per prepozicia esprimo
  • La libro estas mia : predikativo de subjekto, en genetivo

StefKo (Montri la profilon) 2022-februaro-05 21:59:17

Povas esti, amigueo pensis pri aparta kazo por predikativo? En E. oni uzas por tiu celo nominativon, en la pola ni uzas instrumantalon aŭ lokativon. Ni jam diskutis pri tio.
Plejofte estas malfacile konjekti pri kio amigueo pensis skribinte ion.

amigueo (Montri la profilon) 2022-februaro-06 12:18:54

Dankon Metsis,
Vere, frazroloj kaj kazoj malsamas.

Dankon StefKo.
-k tauxge helpus koncizon de Eo.
ekz:
1/ estu domok kaj homok (vi estu...)
vs
estu domo kaj homo. (frazstilo tre utila en matematiko)

2/ [poste mi montros aliajn ekzemplojn]

Reen al la supro