לתוכן העניינים

estu homo kaj domo. manko de markilo de predikativo

של amigueo, 4 בפברואר 2022

הודעות: 4

שפה: Esperanto

amigueo (הצגת פרופיל) 4 בפברואר 2022, 13:44:08

"estu homo kaj domo estas ambigua".
1. ekzistu h kaj d...
2. vi estu h kaj domo...
tio pro manko de markilo de predikativa kazo.

Metsis (הצגת פרופיל) 5 בפברואר 2022, 11:19:05

Predikativo ne estas kazo sed frazrolo. Predikativo esprimas kvaliton aŭ econ, kiun la subjekto aŭ objekto havas.
 
  • La tago estas bela : predikativo de subjekto, en nominativo
  • Ne nomu min stulta : predikativo de objekto, en nominativo
  • La libro estas el reciklita papero : predikativo de subjekto, per prepozicia esprimo
  • La libro estas mia : predikativo de subjekto, en genetivo

StefKo (הצגת פרופיל) 5 בפברואר 2022, 21:59:17

Povas esti, amigueo pensis pri aparta kazo por predikativo? En E. oni uzas por tiu celo nominativon, en la pola ni uzas instrumantalon aŭ lokativon. Ni jam diskutis pri tio.
Plejofte estas malfacile konjekti pri kio amigueo pensis skribinte ion.

amigueo (הצגת פרופיל) 6 בפברואר 2022, 12:18:54

Dankon Metsis,
Vere, frazroloj kaj kazoj malsamas.

Dankon StefKo.
-k tauxge helpus koncizon de Eo.
ekz:
1/ estu domok kaj homok (vi estu...)
vs
estu domo kaj homo. (frazstilo tre utila en matematiko)

2/ [poste mi montros aliajn ekzemplojn]

לראש הדף