Mesaĝoj: 21
Lingvo: Esperanto
amigueo (Montri la profilon) 2022-aprilo-13 10:43:27
Cxu vi revas pli simplan gramatik-teorion?
StefKo (Montri la profilon) 2022-aprilo-27 19:15:55
III. Adverboj/E-vortoj (kaj adverbaj morfemoj, ekz. ade)
Adverboj montras manieron, lokon, tempon, kvanton. Do respondas al demandoj: kiel?, kie?, kiam? Ilia signifo dependas de la radiko kaj kunteksto. La radiko ests alia vorto (finaĵvorto aŭ alia morfemo): substantivo (ekz. dome), adjektivo (ekz. bele), verbo (ekz. verdire), pronomo (ekz. tiele), prepozicio (ekz. ene), numeralo (ekz. unue), konjunkcio (ekz. kune) kaj aliaj morfemoj (ekz. ade, dise). Se ia vorto ne estas finaĵvorto oni devas aldoni la literon e, do same kiel en kazo de substantivo kaj adjektivo (ekz. ene, unue). Adverboj ne havas multnombron kaj estas deklinacieblaj – en akuzativo adverbo indikas direkton: urben – “al urbo”, hejmen – “al hejmo”.
StefKo (Montri la profilon) 2022-aprilo-27 19:23:38
amigueo:Kio estas problemo?Estas nenia problemo. Ĉar tia, tradicia terminaro ekzistas paralele al la terminaro de PMEG, indas priskribi ĝin, almenaŭ minimume. Povas esti por komencantoj?
Cxu vi revas pli simplan gramatik-teorion?
amigueo (Montri la profilon) 2022-aprilo-27 21:02:28
StefKo:Ho tre bona ideo!amigueo:Kio estas problemo?Estas nenia problemo. Ĉar tia, tradicia terminaro ekzistas paralele al la terminaro de PMEG, indas priskribi ĝin, almenaŭ minimume. Povas esti por komencantoj?
Cxu vi revas pli simplan gramatik-teorion?
"Adjektivo" estas stranga vorto, sed "A-vorto" estas tro lokala! Kiel trovi ekvilibron?
nornen (Montri la profilon) 2022-aprilo-28 17:09:35
1.1 Nomoj memstaraj aŭ Substantivoj (nomina substantiva)
1.1.1 Substantivoj radikaj
Ne estas substantivoj radikaj
1.1.2 Substantivoj derivitaj
Substantivoj estas formitaj per la deriva morfemo –o, ekz. dom’o.
1.1.3 Fleksio
Substantivoj fleksiiĝas laŭ nombro kaj kazo. Nombroj estas du, nome singularo kaj pluralo; kazoj estas du, nome nominativo kaj akuzativo. La singularo kaj la nominativo ne estas markitaj. La pluralon oni markas per la fleksia morfemo –j; la akuzativon oni markas per la fleksia morfemo –n. La nombra markilo aperas antaŭ la kaza, ekz: dom’o, dom’o’n, dom’o’j, dom’o’j’n.
1.1.4 Roloj
Substantivaj frazoj povas plenumi la sekvantajn rolojn:
- subjekto de finita verba frazo: Birdoj flugas.
- objekto de verba frazo: Mi vidas birdojn. Vidi birdojn estas bele.
- predikativo sur la subjekto: Mi estas homo.
- predikativo sur la objekto: Mi nomas vin amiko.
- vokativo: Amiko, venu!
- atributo de substantivo: La lando Gvatemalo estas malgranda.
- argumento de prepozicio: Mi parolas pri leono.
1.2.1 Adjektivoj radikaj
Ne estas adjektivoj radikaj.
1.2.2 Adjektivoj derivitaj
Adjektivoj estas formitaj per la deriva morfemo –a, ekz. bel’a.
1.2.3 Fleksio
Adjektivoj fleksiiĝas laŭ nombro kaj kazo. Nombroj estas du, nome singularo kaj pluralo; kazoj estas du, nome nominativo kaj akuzativo. La singularo kaj la nominativo ne estas markitaj. La pluralon oni markas per la fleksia morfemo –j; la akuzativon oni markas per la fleksia morfemo –n. La nombra markilo aperas antaŭ la kaza, ekz: bel’a, bel’a’n, bel’a’j, bel’a’j’n.
1.2.4 Roloj
Adjektivaj frazoj povas plenumi la sekvantajn rolojn:
- predikativo sur la subjekto: Mi alvenis laca.
- predikativo sur la objekto: Mi pentris vin nuda.
- atributo de substantivo: Mi havas grandan hundon.
2.1 Adverboj lokaj
2.1.1 Adverboj lokaj radikaj
Estas kvin adverboj lokaj radikaj: kie, tie, nenie, ĉie, ie.
2.1.2 Adverboj lokaj derivitaj
Adverboj lokaj estas formitaj per la deriva morfemo –e, ekz. dom’e.
2.1.3 Fleksio
Adverboj lokaj fleksiiĝas laŭ kazo. Kazoj estas du, nome lokativo kaj alativo. La lokativo ne estas markita. La alativon oni markas per la fleksia morfemo –n, ekz: dom’e, dom’e’n.
2.1.4 Roloj
Lokaj adverbaj frazoj povas plenumi la rolon de adverbialo: Mi iras lernejen.
2.2 Adverboj kvantaj
2.2.1 Adverboj kvantaj radikaj
Estas multe da adverboj kvantaj radikaj, ekz: kiom, tiom, tro.
2.2.2 Adverboj kvantaj derivitaj
Adverboj kvantaj estas formitaj per la deriva morfemo –e, ekz. kelk’e.
2.2.3 Fleksio
Adverboj kvantaj ne fleksiiĝas.
2.2.4 Roloj
Kvantaj adverbaj frazoj povas plenumi la sekvantajn rolojn:
- subjekto de finita verba frazo: Kelke alvenis.
- objekto de verba frazo: Mi vidis sufiĉe. Vidi multe da birdoj estas bele.
- predikativo sur la subjekto: Ni ne estis sufiĉe da partprenantoj.
- predikativo sur la objekto: Mi taksas ilin sufiĉe.
- argumento de prepozicio: Mi parolas pri sufiĉe da aferoj.
2.3.1 Adverboj aliaj radikaj
Estas multe da adverboj aliaj radikaj, ekz: nun, tiel, apenaŭ, kial.
2.3.2 Adverboj aliaj derivitaj
Adverboj aliaj estas formitaj per la deriva morfemo –e, ekz. kelk’e.
2.3.3 Fleksio
Adverboj aliaj ne fleksiiĝas.
2.2.4 Roloj
- predikativo sur la subjekto: Vidi birdojn estas bele.
- atributo de adjektivo: Ĝi estas verdece ruĝa.
- atributo de substantivo: Ĉu vi vidas la arbon tie?
- atributo de adverbo: Ŝi kuras nekredeble rapide.
- adverbialo: Ŝi kuras nekredeble rapide.
nornen (Montri la profilon) 2022-aprilo-28 17:20:53
Laŭ fleksio: substantivojn oni deklinacias, verbojn oni konjugacias, adverboj estas nefleksieblaj, ktp.
Laŭ rolo: Kiu vorto povas plenumi kion frazrolon?
Laŭ derivo: Kiuj vortoj estas derivitaj kaj kiuj ne? Kiel estas ili derivitaj?
ktp, ktp.
Eble la plej vaste uzata maniero estas tia: Se du vortoj (aŭ frazoj havantaj ilin kiel kapon) estas interŝanĝeblaj en propozicio (ene de kelke da semantikaj limoj), do ili apartenas al la sama kategorio.
Laŭ tiu difino, ekz "domo" kaj "multe" estas pli similaj ol "rapide" kaj "multe", kvankam klasike oni nomas kaj "multe" kaj "rapide" adverboj.
amigueo (Montri la profilon) 2022-aprilo-29 08:47:55
StefKo (Montri la profilon) 2022-aprilo-29 11:55:29
Kial vi nomas kie, tie, nenie, ĉie, ie "adverboj lokaj radikaj"?
El PMEG:
E-vortecaj vortetoj (aŭ E-ecaj vortetoj) rolas en frazo kvazaŭ ili estus E-vortoj.Do ĝi nomas ilin "E-vortecaj vortetoj" kaj skribas pri ili: " E-vortecaj vortetoj rolas en frazo kvazaŭ ili estus E-vortoj". Se ĝi uzas la vorton "kvazaŭ" (substrekita) do ili ne estas E-vortoj.
Tabelvortoj je OM povas ankaŭ roli O-vortece. La E-vortecaj vortetoj
estas ĉi tie dividitaj en tri grupojn:
Lokaj E-vortecaj vortetoj (§14.1)
Tempaj E-vortecaj vortetoj (§14.2)
Ceteraj E-vortecaj vortetoj (§14.3)
E-vortecaj estas ankaŭ la vortetoj ne (§21), jes (§22.4), ju kaj des (§17.4).
PS. En pola lingvo la tabelvortojn ni nomas "pronomoj" (substantivaj, adjektivaj, ..., demandaj, neaj,...), ne kaj jes estas partikuloj. En PMEG ili estas "E-vortecaj vortetoj".
nornen (Montri la profilon) 2022-aprilo-30 05:54:40
StefKo:@ nornen:Pro tri kialoj:
Kial vi nomas kie, tie, nenie, ĉie, ie "adverboj lokaj radikaj"?
1. Ili estas adverboj.
2. Ili priskribas lokon.
3. Ili aperas kiel radikoj sen bezono de aldoni pluajn morfemojn.
Do ĝi nomas ilin "E-vortecaj vortetoj" kaj skribas pri ili: " E-vortecaj vortetoj rolas en frazo kvazaŭ ili estus E-vortoj". Se ĝi uzas la vorton "kvazaŭ" (substrekita) do ili ne estas E-vortoj.Precize. Laŭ la interpreto de la aŭtoro de PMEG, ili ne estas e-vortoj. Tial nek mi nomis ilin "e-vortoj", sed adverboj.
PS. En pola lingvo la tabelvortojn ni nomas "pronomoj" (substantivaj, adjektivaj, ..., demandaj, neaj,...), ne kaj jes estas partikuloj. En PMEG ili estas "E-vortecaj vortetoj".Tia estas la afero en la pola lingvo. Ekzemple en la hispana, tio aspektas malsame:
dónde (kie): adverbo demanda
donde (kie): adverbo relativa
ahí (tie): adverbo montranta
nek "nenie" nek "ĉie" ekzistas en la hispana.
dondequiera (ie): adverbo nedifinita
En la germana:
wo (kie): adverbo
dort (tie): adverbo
nirgendwo (nenie): adverbo
irgendwo (ie): adverbo
überall (ĉie): adverbo
Mi pensas pri ĉio ĉi tiel: Se io marŝas kiel anaso, blekas kiel anaso, kial ne nomi ĝin anaso?
StefKo (Montri la profilon) 2022-aprilo-30 07:46:08
Mi komprenas vian rezonadon, sed en PIV estas:
★pronom/o Λ Vortospeco, servanta por anstataŭi subst-on, aŭ esprimi neprecizan ideon pri afero aŭ persono (ekz.: tiu, kia, mi, iu, ĉio ktp). ☞ parolelemento. ➞ persona, poseda, montra, rilata, demanda, nedifina, nea, kolektiva, kvanta.Pri ne:
★ne. I - Partikulo, esprimanta, ke oni malakceptas, rifuzas, rigardas kontraŭa al la realaĵo la ideon, pri kiu estas parolate: (...)Sed pri jes:
★jes 1 Morfemo,(...)Ĉi kaze PIV ne nomas jes-on partikulo. Mi ne komprenas kial PIV nomas ne-on partikulo kaj jes-on ne nomas.
Rigardu ke la esperanta terminaro estas simila al la pola.