До змісту

alies, stultes... (alies = alielismo + es-ismo)

від amigueo, 20 лютого 2022 р.

Повідомлення: 12

Мова: Esperanto

amigueo (Переглянути профіль) 20 лютого 2022 р. 18:04:03

(ne por komencantoj)

alies, stultes

pmeg 13.3 https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/tabelvortoj/al...

Kiam bertilo diras "feliĉe ke estas "aliula" por bone anstataŭi "alies", kiu estus la plej utila alielismaĵo",
mi volus precizigi ke "alies" speciale utilas ĉar estas ne nur alielisma sed ĉefe "esisma" (stultes, fames, ruses) kaj ke "alies" ne kolizias per polisemio kiel "alia" ("nesama kaj de la sama speco" en tradicia esperanto, kaj "alispeca", en alielismo)

"esismo" estas uzo de ES kiel finaĵo genitiva por pluralo kaj singularo ajne. unufoje ke mi legis trovis tiun fenomenon, estis titolo de la traduko de verkaĵo de Erasmo de Rotterdam, origine en la latina: Stultes laŭdo (mi komprenas la latinan tiom ĉarma ke tordi esperanton).

oni povus diri ke ĉiu alielismaĵo havas duoblan naturon:
aliu = alielismo + uismo
aliel = alielismo + elismo
aliom = alielismo + omismo
alia = alielismo + aismo
aliam = alielismo + amismo

el alielismaĵoj la plej kontraŭbatalitaj ĉe pmeg estas "aliu", ho bela uismaĵo.

Mi konĵektas ke la relativa sukceso (pli saĝaj reformoj pli preteratentitas) de alielismo "proas" koincidencon kun "tabelvortfinaĵismo" (laŭ kiu oni ŝatus esperanton plimultkaza, aŭ esperanton sufiĉe fleksebla por kunvivigi prepoziciojn kaj ties kazojn, eble ne tute ekvivalentaj, ekz "stultes" estas io inter "stultula" kaj "stulteca")

Tabelvortfinaĵismo donas eleganton kaj malpezon:
Avam = dum/en la tempo de la avoj aŭ avo
Pluverom = je la kvanto de la gutoj de pluvo
Rusal = pro ruso/j aŭ ruseco
E (ĉe loko)? Koincido kun adverba E damnas e-ismon, sed ĉu EJ povus ripari?
Amerikej (en Ameriko), Amerikejn (al en Ameriko)
Kaj reciproke, Tiej, tiejn, kiej, kiejn, ĉiej, ĉiejn ktp.
A (tipo, kvalito)? Koincido kun adjektiva A damnas a-ismon, sed ĉu ĤA povus ripari?
Multĥa (multkvalita), duĥa (dukvalita, dutipa).
Kaj reciproke, tabelvortoj tiĥa, kiĥa, iĥa ktp. Utila ankaŭ por nova alielismo: aliĥa, aliĵu.

Laŭ mi, u-ismo (aliĵu) estas tre interesa "novalielismaĵo".

Ne forgesu ke "aliielismo" estas tute regula, senproblema, sed kurioze, malofta fenomeno.

novatago (Переглянути профіль) 21 лютого 2022 р. 09:48:56

(ne por komencantoj)
Fakte, por neniu.

Ĝis. Novatago
(blogo)

Blua_Monto (Переглянути профіль) 23 лютого 2022 р. 00:15:15

Unu el la grandaj problemoj de Esperanto estas ke ĝia vortfinaj vokaloj havas malsamajn rolojn je la vokaloj por korelativoj. Nun mi tute memoras ĝin, sed novaj lernantoj ofte suferus pro tio.

Mi ne certas ĉu ekzistas multaj helplingvoj kiuj havas vortfinajn vokalojn, havas korelativojn ankaŭ, kaj samtempe sekvas koheran strukturon.
Proyo estas unu ekzemplo, tamen.

Blua_Monto (Переглянути профіль) 23 лютого 2022 р. 00:43:41

En ajna kazo, Esperanto ne ŝanĝos probable. Ĝi estis, estas, estos konservativa, pro la Fundamento.

amigueo (Переглянути профіль) 25 лютого 2022 р. 11:22:55

La gxenerala principo estas ke lingvoj havas grupojn da vortoj kiuj kondutas speciale aux malsimile al la cetera lingvo.
Tio kompleksigas kaj buntigas (tro monotona lingvo ankaux malfacilas)

amigueo (Переглянути профіль) 25 лютого 2022 р. 11:36:06

Alia temo estas ke la avantahxoj de la korelativtabelo gxeneraligxu por la cetera lingvo.
Kelkaj trovas peze:
io alia, cxiualimaniere, pro iu alia kauxzo, de tiu alia.
kaj provas:
aliio
alicxiel
aliial
alities
kiuj estas tute regulaj laux Bertilo pmeg,
sed strange tre maloftaj.
homoj preferas (kvankam ne ekzakte samsignifaj):
alio
alial
alies

Roberto12 (Переглянути профіль) 25 лютого 2022 р. 14:57:46

Kion vi opinias pri uzi "-es" kun nombroj, t.e. unues (= apartene al unu), dues, tries, ktp ?

amigueo (Переглянути профіль) 25 лютого 2022 р. 19:23:48

1. -es kun kardinaloj/ordinaloj?
vi trovis tre komplikitan kazon en esperanto.
(unueco vs unuaeco)

2. se temas pri "tiu kiun mi konas kaj vi ne"
mi preferus:
unes aliunes triunes milunes unuunes* plurunes
unes (de tiu(j) kiu(j)n mi konas kaj vi ne)
tiunu (tiu kiun mi konas kaj vi ne)

* unuunes. peza, sed kiu alternativo?
unikunes?

Roberto12 (Переглянути профіль) 26 лютого 2022 р. 10:47:35

Ne kun ordinaloj, ĉar ili uzas -J kaj -N.

amigueo (Переглянути профіль) 26 лютого 2022 р. 20:27:21

nu
dues tries?
senprobleme.
aliflanke
duaes triaes.

Назад до початку