Laŭ mi, tonoj en la moderna ĉina lingvo, estas iu kompenso pro la perdiĝo de serio de konsonantoj, kaj konsonantoj je la fino de silabo krom "n" "ng", la nazaj konsonantoj. Pro la perdiĝo, la homofonoj, aŭ la samprononcaj silaboj kaj vortoj draste kreskis, kio probable kaŭzis konfuzon, do la ŝanĝo de tonoj kiam oni interparolas, aperis. Same, ekzemple, en la lhasa dialekto de la tibeta lingvo, kiu ankaŭ havas kvar tonojn. La amdo tibetan dialekto, ankoraŭ ne havas tonojn, ĝuste pro ke ĝi konservas serion de konsonantoj, kaj la "je la fino de silabo situantajn" konsonantojn. Do, ankoraŭ ne estas tiom da homofonoj en la Amdo tibeta lingvo.