본문으로

sentona cxina: cxu estas artefarita lingvo kiu transformas la cxinan en sentonan lingvon?

글쓴이: amigueo, 2022년 2월 22일

글: 3

언어: Esperanto

amigueo (프로필 보기) 2022년 2월 22일 오전 11:05:00

cxu estas artefarita lingvo kiu transformas la cxinan en sentonan lingvon?

Blua_Monto (프로필 보기) 2022년 2월 23일 오전 12:01:32

Mi ne scias. Ekzistas Manmino, sed ĝi estas pli simila al la korea aŭ la japana ol la ĉina.

呼格吉勒图 (프로필 보기) 2022년 7월 15일 오후 11:59:24

Laŭ mi, tonoj en la moderna ĉina lingvo, estas iu kompenso pro la perdiĝo de serio de konsonantoj, kaj konsonantoj je la fino de silabo krom "n" "ng", la nazaj konsonantoj. Pro la perdiĝo, la homofonoj, aŭ la samprononcaj silaboj kaj vortoj draste kreskis, kio probable kaŭzis konfuzon, do la ŝanĝo de tonoj kiam oni interparolas, aperis. Same, ekzemple, en la lhasa dialekto de la tibeta lingvo, kiu ankaŭ havas kvar tonojn. La amdo tibetan dialekto, ankoraŭ ne havas tonojn, ĝuste pro ke ĝi konservas serion de konsonantoj, kaj la "je la fino de silabo situantajn" konsonantojn. Do, ankoraŭ ne estas tiom da homofonoj en la Amdo tibeta lingvo.

다시 위로