Vai all’indice

Kie oni povas aĉeti la libron "La Ŝtona Urbo" en bitlibra formato?

di mrshll, 01 marzo 2022

Messaggi: 3

Lingua: Esperanto

mrshll (Mostra il profilo) 01 marzo 2022 14:57:55

Saluton

Lastatempe mi legis mian unuan esperantan romanon ("Fajron sentas mi interne"), kaj mi volas pli! Mi tre volas legi "La Ŝtona Urbo" de Anna Lowenstein esperante, sed mi ne povas trovi ejon por aĉeti ĝin por mia bitlibro-legilo. Ideale mi ne volus uzi "amazon", ĉar mi ne ŝatas la organizacion kaj mi ne povas legi librojn kiuj uzas mastrumadon de ciferecaj rajtoj.

Dankon

Metsis (Mostra il profilo) 01 marzo 2022 19:13:19

Krom Amazon ankaŭ la belgia Retbutiko vendas ĝin en pluraj elektronikaj formoj.

mrshll (Mostra il profilo) 02 marzo 2022 15:20:21

Ho dankon, mi aĉetos ĝin de tie.

Torna all’inizio