לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

של Kokcineleto, 22 בנובמבר 2008

הודעות: 6311

שפה: Esperanto

vincas (הצגת פרופיל) 19 באפריל 2010, 09:46:24

Karl May, ĉar mi legis Winnetou rideto.gif

bona libro aŭ tre bona libro

dobri (הצגת פרופיל) 19 באפריל 2010, 14:36:53

Kompreneble tre bona libro, ĉar libroj multegas kaj oni ne kapablas ĉiujn legi.

Adulti aŭ adulteri?

Filu (הצגת פרופיל) 19 באפריל 2010, 14:55:24

dobri:Adulti aŭ adulteri?
Adulti estas aĉa, do kio ajn estas adulteri (eĉ se ĝi estas eta pripenso pri adultado), ĝi prefereblas al adulti.

Kruta aŭ kruda?

vincas (הצגת פרופיל) 19 באפריל 2010, 15:17:08

Hieraŭ mi staris ĉe kruta monteto.

impliki aŭ ekspliki

dobri (הצגת פרופיל) 19 באפריל 2010, 17:44:07

Ekspliki signifas klarigi, do mi elektas ĝin. Impliki estas malklarigi.
al Filu: adulteri estas eĉ pli aĉa ol adulti,ĉar tio signifas maldensigi ekz. vinon.
Do senvalorigi ion.

Afekti aŭ aflikti?

vincas (הצגת פרופיל) 20 באפריל 2010, 11:16:20

Mi foje afektis ke mi estas tre saĝa. lango.gif

Okulo de kato aŭ nebulozo de Eskimo

Okulo de kato

vincas (הצגת פרופיל) 20 באפריל 2010, 11:16:56

nebulozo de Eskimo

Filu (הצגת פרופיל) 20 באפריל 2010, 15:20:08

Ambaŭ estas tre belaj, sed la Katokulo memorigis al mi la malaperantema kato el Alicio en Mirlando. Mi do ĝin elektas.

Najtingalo aŭ herono?

dobri (הצגת פרופיל) 20 באפריל 2010, 15:41:16

Nun mi estas senkonsila. Herono troviĝas en neniu el miaj vortaroj. Ĉu temas ankaŭ pri birdo?

jubilo (הצגת פרופיל) 20 באפריל 2010, 15:43:30

Filu:Najtingalo aŭ herono?
Herono inventis aŭ malkovris la povon de la vaporo... por movi vagonojn!

ĉu vaporo aŭ vagono?

לראש הדף