Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

vincas (Å vise profilen) 2010 4 27 09:21:08

Filu:
dobri:Leki aŭ liki?
Pli bonas leki glaciaĵon antaŭ ĝi likas.

Beki aŭ bleki?
Kiam mi veturis per mia biciklo mi vidis multe da kaprinoj en vilaĝo. La kaprinoj tre blekis.

valo aŭ ŝpini

dobri (Å vise profilen) 2010 4 27 16:23:00

Kiam mi veturis per mia biciklo mi vidis de la valo interesajn rokojn. Ŝpinadon mi lasas al paciencaj virinoj.

Spano aŭ spamo?

Filu (Å vise profilen) 2010 4 27 16:53:12

dobri:Spano aŭ spamo?
Spano kiel mezurunuo iom arĥaiĝis. Aliflanke, spamo kiel klientserĉilo pruviĝis esti tiel bonega, ke ili nun estas ĉie kaj ĉien en la interreto. Spamon mi elektas.

Plori aŭ muĝi?

vincas (Å vise profilen) 2010 4 27 17:13:32

Antaŭ du tagoj mi estis apude akvofalo. Akvo tre muĝis kaj mi tre timis okulumo.gif

zapi aŭ sapi

Leporino (Å vise profilen) 2010 4 29 09:51:51

Sapi, ĉar estas bonodora afero. Mi malŝategas kiam iu zapas inter la televidprogramoj. malgajo.gif

Rizo aŭ terpomoj?

Revanto (Å vise profilen) 2010 4 29 10:17:03

Leporino- Terpomoj, eble ĉiufoje. Terpomapudingo ne plaĉas al mi.

Biero aŭ bero?

vincas (Å vise profilen) 2010 4 29 13:37:10

Bero, ĉar el beroj oni povas fari konfitaĵon.

konsterni aŭ kompati

dobri (Å vise profilen) 2010 5 1 17:07:56

Prefere kompati ol konsterni!

Insulano aŭ insulino?

Hispanio (Å vise profilen) 2010 5 1 17:16:44

dobri:Prefere kompati ol konsterni!

Insulano aŭ insulino?
Insulino, ĉar sen tio mi ne povas vivi (mi havas diabeton).

?!?

vincas (Å vise profilen) 2010 5 2 14:28:08

!?, Ĉu vi parolas kun mi!?

psikologo aŭ plifeliĉigisto

Tibake til toppen