Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

by Kokcineleto, November 22, 2008

Messages: 6311

Language: Esperanto

jan aleksan (User's profile) June 14, 2010, 10:00:49 AM

kon*olo.

piedpilka kampiono: ĉu Francio aŭ Brazilo lango.gif

indico: la respondo komenciĝas kun "Fran", kaj finiĝas kun "cio".

vincas (User's profile) June 15, 2010, 3:55:25 PM

Brazilo, ĉar ĝi estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Brazilo

vincas (User's profile) June 15, 2010, 3:56:38 PM

Luno aŭ Suno

Miland (User's profile) June 15, 2010, 7:13:19 PM

vincas:Luno aŭ Suno
Suno, ĉar ni povas vivi sen luno.

Marso aŭ Venuso?

vincas (User's profile) June 15, 2010, 7:18:35 PM

Marso, ĉar viroj estas el tiu planedo :]

10985-5df663-391.gif10985-f902ad-651.gif

gabadubo (User's profile) June 16, 2010, 6:11:37 PM

10985-f902ad-651.gif, ĉar tiu estas pli granda, kaj la durdiskoj ankoraŭ kreskas preskaŭ senlimite.

(cetere, Marso aŭ Venuso jam estas demandita)

Pensi aŭ diri?

dobri (User's profile) June 16, 2010, 7:08:33 PM

Necesas ĉiam unue pensi kaj nur poste ion diri. Do mi elektas "pensi".

Ponto aŭ punto?

gabadubo (User's profile) June 16, 2010, 7:42:34 PM

Ponto, ĉar mi ne ŝatas naĝi kiam ponto ne ĉeestas!

Okcidento aŭ oriento?

Miland (User's profile) June 16, 2010, 7:58:39 PM

gabadubo:Okcidento aŭ oriento?
Nu, mi loĝas en la Okcidento.
La norda polusa stelo aŭ la suda kruco?

dobri (User's profile) June 16, 2010, 8:27:15 PM

Polusan stelon mi vidis jam multfoje. Do mi emas rigardi ankaŭ sudan krucon.

Pansi aŭ pensi?

Back to the top