Naar de inhoud

Gesloten
Max. 500 berichten.

A aŭ B? Elektu!

door Kokcineleto, 22 november 2008

Berichten: 6311

Taal: Esperanto

gabadubo (Profiel tonen) 23 juni 2010 09:53:00

Vesperto, ĉar tiu estas malpli facile trovebla.

Turni aŭ ja halti?

gabadubo (Profiel tonen) 24 juni 2010 11:27:23

Estas ankoraŭ iluzio por ni Esperanton mondkonigi, sed ĝi estiĝu realeco.

Sento aŭ racio?

Espi (Profiel tonen) 25 juni 2010 17:48:20

gabadubo:Sento aŭ racio?
Ofte sento estas pli racia!

Ĉu dezerto aŭ ĝangalo?

gabadubo (Profiel tonen) 26 juni 2010 08:10:05

Certe ĝangalo, ĉar tie oni ankoraŭ trovas arbojn por enspiri CO2 kaj elspiri O2.

Simio aŭ via plej grava malamiko?

dobri (Profiel tonen) 28 juni 2010 15:51:51

Laŭ mia opinio mi ne havas malamikojn. Tial mi elektas simion.

Kombi aŭ kombini?

gabadubo (Profiel tonen) 28 juni 2010 22:24:07

Kreon de vortkombinadoj en Esperanto mi ŝategas.

Sinterklaas (elektu lingvon supre) aŭ Kristnaska Viro?

dobri (Profiel tonen) 1 juli 2010 17:58:30

Ĉar Sinterklaas similas al komerca usona Santa Claŭs, tial mi preferus Kristnaskan viron aŭ virinon (en Italio disdonadas donacojn virino).

Paki aŭ peki?

Espi (Profiel tonen) 1 juli 2010 20:49:20

editita: lernu! ne funkciis... demando.gif

Espi (Profiel tonen) 1 juli 2010 20:51:15

editita: ankaŭ nun lernu! ĉe mi ne funkciis demando.gif demando.gif

Espi (Profiel tonen) 1 juli 2010 20:52:09

dobri:Paki aŭ peki?
Mi elektas peki, ĉar malobservi regulojn pli plezuras.

Ĉu amo aŭ ĵaluzo?

Terug naar boven