Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

by Kokcineleto, November 22, 2008

Messages: 6311

Language: Esperanto

vincas (User's profile) July 3, 2010, 6:16:14 PM

dobri:Mi preferas manĝi bongustan kompoton ol lavi kapoton.

Petrolo aŭ petrologo?
petrologo, ĉar mi estas specialisto en petrologio. (pardonu mi ŝercas ::]]

Litovio aŭ Litovujo

dobri (User's profile) July 3, 2010, 7:54:49 PM

Ŝajnas al mi,ke la sufikso -uj- estas por la landoj arĥaika. Ĝi konvenas pli por arboj ol por landoj. Tial Litovio!

Peli aŭ pekli?

gabadubo (User's profile) July 4, 2010, 10:44:14 AM

Pelado de aŭtoj ktp. estos problemo, kiam la Teraj brulaĵoj estas uzataj. Tiam ni devos trovi bonajn aliajn energiojn.

Klimatizilo aŭ hejtilo?

dobri (User's profile) July 4, 2010, 3:47:19 PM

Varmegon ni povas elteni eĉ sen klimatizilo, sed vintre ni hejtilon nepre bezonas. Tial hejtilo.

Parto aŭ partero?

Espi (User's profile) July 4, 2010, 6:36:59 PM

dobri:Parto aŭ partero?
En partero mi sentas min tro nesekura. Sed havi parton de io, pleje estas pozitivaĵo.

Ĉu kolekti aŭ ne kolekti iajn aĵojn?

gabadubo (User's profile) July 5, 2010, 12:44:19 PM

Sen poŝtmarkoj la bildkartoj ne estas sendeblaj.

Filmi aŭ forgesi?

vincas (User's profile) July 5, 2010, 5:51:09 PM

Mi ofte forgesas sian poŝtelefonon en ie

ebenaĵo aŭ plataĵo

gabadubo (User's profile) July 5, 2010, 10:42:15 PM

Mi ne scias la diferencon inter tiuj du vortoj... Ĉu iu povas rakonti tion al mi?

Vivanta aŭ nevivanta (do komputila) muso?

dobri (User's profile) July 6, 2010, 6:05:22 AM

Pli ofte mi uzas la komputilan muson.

Suko aŭ sukero?

dobri (User's profile) July 6, 2010, 9:28:35 AM

Salo estas pli grava ol oro!

Nikso aŭ nukso?

Back to the top